Aliseksema normismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Aliseksema normismo povas plu pritemi aplikadon de la normoj, reguloj kaj kutimoj de aliseksemo al rilatoj inter samseksemaj aŭ ambaŭseksemaj personoj. Ĝi povas inkluzivi stereotipojn, ke unu persono en samseksa rilato devas esti "la viro" kaj la alia persono devas esti "la virino", aŭ ke samseksa [[amoro]] nepre devas havi penetradon. Oni ofte ligas la koncepton de deviga [[monogamio]] cela de generado al aliseksema normismo. Radikala [[Ambaŭseksemo|duseksema]] aktivisto Shiri Eisner argumentas, ke institucioj kiel [[Samseksaj edzeco kaj edzineco|samseksa edzeco aŭ edzineco]] enportas la biasojn de aliseksema normismo en nealiseksemajn rilatojn<ref>Eisner, Shiri. [http://radicalbi.wordpress.com/2012/10/05/fuck-marriage-fuck-equality/ "Fuck marriage, fuck equality."] Tradukita titolo "Fek al geedzeco, fek al egaleco." ''Bi radical blog''. Angla lingvo.</ref>. Samtempe ŝi argumentas, ke la forviŝado aŭ ignorado de ambaŭseksemo okazas grandparte por konservi monogamiajn, [[patriarkeco|patriarkajn]] instituciojn.
 
==Origino de la termino==
[[Michael Warner]] popularigis la terminon en 1991,<ref>Warner, Michael (1991), "Introduction: Fear of a Queer Planet". ''Social Text''; 9 (4 [29]): 3–17</ref> en unu el la unuaj gravaj verkoj pri [[kvir-teorio]]. La radikoj de la koncepto estas en la nocio de [[Gayle Rubin]] pri "biologia/socia seksa sistemo" kaj la nocio de [[Adrienne Rich]] pri [[deviga aliseksemo]].<ref>[[Adrienne Rich]], 'Compulsory Heterosexuality and Lesbian Existence' ''Signs: Journal of Women in Culture and Society'', 5:631-60, 1980.</ref>
 
En serio de artikoloj, Samuel A. Chambers alvokas komprenon de aliseksema normismo kiel koncepto, kiu rivelas la atendojn, postulojn, kaj limojn produktitaj kiam socio rigardas aliseksemon kiel norman.<ref>Samuel A. Chambers, "Telepistemology of the Closet; Or, the Queer Politics of ''Six Feet Under''". ''Journal of American Culture'' 26.1: 24–41, 2003</ref><ref>Samuel A. Chambers, "Revisiting the Closet: Reading Sexuality in ''Six Feet Under'', in ''Reading Six Feet Under''. McCabe and Akass, eds. IB Taurus, 2005.</ref> Unue konceptita por priskribi la normojn, kontraŭ kiuj [[nealiseksemulo]]j devas batali, "aliseksema normiso" rapide inkludiĝis en la debatoj pri [[sekso]] kaj [[transgenrulo|transgenreco]].<ref name="Todd">{{citaĵo el gazeto |familia nomo=Weiss |persona nomo=Jillian Todd |titolo=The Gender Caste System: Identity, Privacy and Heteronormativity |eldonejo=Tulane Law School |jaro=2001 |url=http://phobos.ramapo.edu/~jweiss/tulane.pdf |formato=PDF|alirdato=2007-02-25 }}</ref>
 
==Samseksema normismo==
Linio 14 ⟶ 19:
== Fonto ==
{{Tradukita|lingvo = en |artikolo = Heteronormativity |revizio = 568309875}}
 
{{ĝermo|sociologio}}
 
[[Kategorio:Aliseksemo]]