[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 94:
{{Ĉefartikolo|Flaŭro de Alpoj}}
[[File:Gentiana clusii03.jpg|thumb|Sentiga genciano (''[[Gentiana acaulis]]'').]]
Dektri mil specioj de plantoj estis identigitaj en la alpaj regionoj.<ref name = "Chatré8"/> Alpaj plantoj estas grupigitaj laŭ habitato kaj grundotipo kiuj povas esti el [[kalko]] aŭ ne-kalkaj. La habitatoj gamas el herbejoj, marĉoj, arbaroj (deciduaj kaj koniferaj) areoj al sengrundaj deklivaj rekerarojrokeraroj kaj [[moreno]]j, kaj rokaroj kaj krestoj.<ref name="Reynolds43ff">Reynolds, (2012), 43–45</ref> Natura vegetara limo kun altitudo estas markata pere de la esto de ĉefe [[decidua]]j arboj — [[kverko]]j, [[fago]]j, [[frakseno]]j kaj [[Sikomora acero|sikomoraj aceroj]]. Tiuj ne atingas precize ĝis la sama alto, nek ofte troviĝas kune; sed ties supra limo korespondas tre klare kun la ŝanĝo el moderklimata al pli malvarma klimato kio siavice pruviĝas per ŝanĝo en la esto de natua herbeca vegetaĵaro. Tiu limo kutime kuŝas ĉirkaŭ 1 200 m super la marnivelo ĉe la norda flanko de la Alpoj, sed ĉe la sudaj deklivoj ĝi ofte altiĝas al 1 500 m, foje eĉ ĝis 1 700 m.<ref>Shoumatoff (2001), 75</ref>
 
Pri arbaro, estas ofte strio de malaltaj pinoj (''[[Pinus mugo]]''), kiuj siavice estas anstataŭataj de ''Alpenrosen'', nanaj arbustoj, tipe ''[[Rhododendron ferrugineum]]'' (sur acidaj grundoj) aŭ ''[[Rhododendron hirsutum]]'' (sur alkalaj grundoj).<ref>Beattie (2006), 17</ref> Kvankam la ''Alpenrose'' (alpa rozujo) preferas acidajn grundojn, tiu plantoj troviĝas tra la tuta regiono.<ref name="Reynolds43ff" /> Super la [[arbolinio]] estas la areo difinita kiel "alpa" kie en [[alpa herbejo]] troviĝas plantoj kiuj bone adaptiĝis al akraj kondiĉoj de malvarmaj temperaturoj, arideco, kaj altaj altitudoj. La alpa areo fluktuas ege multe pro regionaj fluktuoj en arbolinioj.<ref>Körner (2003), 9</ref>