Diskuto:Matematiko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Al verkantoj de primatematikaj artikoloj !
 
Mi metis en la paĝo de matematiko multajn ligilojn, la koncernaj artikoloj estas jam verkitaj de mi, sed ni devas anticipe interkonsenti pri la ĝenerala enhavo de la paĝo, ankaŭ pri kelkaj terminologiaj aferoj.
 
Mi uzas specialajn fakvortarojn, interalie ankaŭ Esperantan, pri terminoj, tamen mi jam vidas diferencojn ... Unuaj demandoj de mia flanko:
 
* Ĉu '''natura''' nombro aŭ '''naturala''' ?
**Google: 15 da [http://www.google.com/search?hl=eo&q=%22natura+nombro%22 "natura nombro"] (ankaŭ pli kun -j, -n, -jn), 0 da [http://www.google.com/search?hl=eo&q=%22naturala+nombro%22 "naturala nombro"].
* Ĉu '''reela''' nombro aŭ '''reala''' ?
**Google: 8 da [http://www.google.com/search?hl=eo&q=%22reela+nombro%22 "reela nombro"], 6 da [http://www.google.com/search?hl=eo&q=%22reala+nombro%22 "reala nombro"]. [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/reel.html ReVo] preferas "reela".
* Ĉu teorio '''de''' nombroj, aŭ '''pri''' nombroj, aŭ '''nombroteorio''' ?
**Google: 0 da [http://www.google.com/search?hl=eo&q=%22teorio+de+nombroj%22 teorio de nombroj], 0 da [http://www.google.com/search?hl=eo&q=%22teorio+pri+nombroj%22 teorio pri nombroj], 39 da [http://www.google.com/search?hl=eo&q=%22nombroteorio%22 nombroteorio].
* Ĉu '''grafo''' aŭ '''grafeo''' ?
**[http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/grafe.html ReVo] kaj [http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/G.htm#GRAFEO Komputada Leksikono] preferas "grafeo".
 
Atendas reeĥon - [[:Avtandil|Avtandil]]
 
----
 
Mi ĝis nun ne multe diskutis matematikon en Esperanto, do mi ne vere havas preferojn. Mi simple blinde sekvis ReVo-n kaj la Komputadan Leksikonon.
 
Alia afero traktenda: Komence de la artikolo pri natur(al)aj nombroj, mi inkluzivis la nombron 0, sed poste vi skribis ke la unua natura nombro estas 1. Ne multe gravas al mi ĉu la unua estas 0 aŭ 1, sed necesas decidi pri tio en la artikolo. (Kompreneble oni povus mencii ke ne ĉiuj konsentas pri tio ĉi.) Mi elektis 0 pro tio ke en teoria matematiko plej ofte estas tiel, kaj pro tio ke oni tiel verkis la artikolon en la anglalingva vikipedio.
 
Amike, [[:Argilo|Argilo]]
 
----
 
Laŭ miaj jaroj en lernejo, la aro de naturalaj nombroj kaj la aro de ne-negativaj nombroj ''ne'' estas samaj, ĝuste pro tio ke nulo ne estas naturala nombro. Sed se la vikipedio angla diras ke estas tiuj kiuj ŝatas difini ĝin kun nulo, nu mi ne scias sufiĉe por kontraŭi. --[[:Jacob SCHWARTZ|Jacob SCHWARTZ]]
 
----
 
Kutime en baz- kaj mez-lernejoj oni instruas ke 1 estas la unua natura nombro, sed en teoria matematiko estas pli bone havi nulon pro tio ke {0, 1, 2, ...} kun la operacio + estas monojdo (sen 0 mankas neŭtra elemento). Plej ofte nun mi vidas '''N''' = {0, 1, 2, ...} kaj '''Z<sup>+</sup>''' = {1, 2, 3, ...}. Sed eĉ teoriaj matematikistoj komencas (ofte en sinsekvoj, aŭ induktaj pruvoj) per 1 kiam estas oportune.
 
Alia terminologia demando: ReVo uzas la vorton "indukto" anstataŭ "indukcio". Ĉu ni same faru? (Mi vidis la vorton "indukcio" en la artikolo pri naturaj nombroj).
 
Pri teorio de nombroj, mi pensas ke estas plej bone sekvi la amason kaj uzi la vorton "nombroteorio". Ĉu aliaj same pensas?
 
Amike, [[:Argilo|Argilo]]
 
----
 
Mi demandis al amiko kiu nun estas postdoktora studento en matematiko, kaj jen lia respondo: "Mi lernis oficialan definon en lernejo/universitato iam, sed jam delonge forgesis ĉar ĉiuokaze ĝi malgravas ĉar la plejparto de matematikistoj ne scias aŭ ne estas koheraj. Persone, mi ne uzas la terminon "naturalaj nombroj"; mi simple diras "pozitivaj intjeroj" aŭ "ne-negativaj intjeroj" depende ĉu mi volas inkluzivi nulon aŭ ne. Sed por provi trovi ĉu estas kohereco, mi ĵus prikontrolis indikaĵajn indeksojn ("notation indices"?) de ĉirkaŭ dekdu matematikaj libroj hazarde prenitaj el mia bresto. El tiuj, la grand plimulto ne uzis N aŭ Z+. Unu uzis Z+ por pozitivaj intjeroj kaj neniun indikaĵon por ne-negativaj; alia uzis Z+ por ne-negativaj intjeroj kaj neniun indikaĵon por pozitivaj; kaj tria uzis N por pozitivaj intjeroj kaj neniu indikaĵo por ne-negativaj. Plue, tiuj tri libroj zorgeme indikis kion ili celas ĉar la leganto certe ne certus.
" --[[:Jacob SCHWARTZ|Jacob SCHWARTZ]]
 
----
Dankon pro la komentoj!
 
Ankaŭ mi ne havas iajn preferojn koncerne la terminoj. Mi akceptos viajn proponojn senprobleme: '''naturan''' anstataŭ '''naturala''', '''reelan''' anstataŭ '''reala''' ktp. '''Nombroteorio''' al mi tre plaĉas, sed kion fari pri '''probabloj''', '''aroj''', '''graf/e/oj''', por mi la demando restas.
 
Fakte, mi iniciatis ĉi diskuton pro tio, ke mi sciis pri la ekzisto de malsamaj terminoj, eĉ ĝiaj malsamaj signifoj (kazo pri la aro de natur/al/aj nombroj). Iom pli profunde, tiom pli komplike. Ŝajne ni devas:
* aŭ pripensi ian "ordon" akcepti decidojn,
* aŭ obei al anticipe elektita fonto (libro, aŭtoro).
 
Se ni decidos simple traduki el la angla vikipedio - tio ankaŭ povas esti la solvo!
 
:Por eviti la diferencan traktadon de la terminoj, mi proponas uzi difinojn preferatajn laŭ [[:ReVo|ReVo]], aliajn (inter ili - aŭtorajn) traktadojn ni menciu sub ''Rimarko''. Mi pensas ke [[:ReVo|ReVo]] kaj [[:Esperanta Vikipedio|Esperanta Vikipedio]] estas du seriozaj progresantaj projektoj, kaj estas dezirinde ilia harmonia kunvivado. Kiel vi pensas ?
 
-- [[:Avtandil|Avtandil]]
La dua ekstera ligo ne funkcias, res pondo estas ke "stop.at" ne plu ekzistas.
 
== Pri naturaj nombroj ==
 
La libroj uzataj en Nordrejno-Vestfaliaj lernejoj diras, ke N = { 0, 1, 2, 3, ... }. Foje oni vidas N* = { 1, 2, 3, ... }. Tion oni ankaŭ trovas en ReVo, kun aldona rimarko tamen. --[[Vikipediisto:Malte MILATZ|Malte MILATZ]] 16:59, 27. Feb 2005 (UTC)
 
== Aldonaj bildoj ==
<gallery>
Dosiero:Limitcycle.jpg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:OsculatingCircle.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Venn A intersect B.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Caesar3.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:6n-graf.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Pythagorean.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Fsm moore model door control.jpg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Taylorsine.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Koch curve.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Elliptic curve simple.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:GroupDiagramD6.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Lattice of the divisibility of 60.svg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:MorphismComposition-01.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Mandelpart2.jpg|<!-- thumb|left|180px||_En_ _matematisk_ fraktalo -->
Dosiero:Koch curve.gif|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Cayley graph of F2.svg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Complex number.jpg|<!-- thumb|left|180px|_de_|_Rhif_ _cymhlyg_ -->
Dosiero:Pythagorean.svg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Block diagram.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Daubechies20LowPassHighPass2DFilter.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Rlogo.jpg|<!-- thumb|left|180px|R _logo_ -->
Dosiero:Knot 8sb19.jpg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:InitialTopology-01.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Tetrahedron.jpg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Octahedron.jpg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Dodecahedron.jpg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Icosahedron.jpg|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Sin 1to1.png|<!-- thumb|left|180px| -->
Dosiero:Progresión aritmética-suma de términos-.png|<!-- thumb|left|180px|_Progressió_ aritmetiko -->
Dosiero:RomanAbacusRecon.jpg|<!-- thumb|left|180px|Abako -->
Dosiero:Math lecture at TKK.JPG|<!-- thumb|left|180px|_Matematiikan_ _luento_ -->
Dosiero:Pi-symbol.svg|<!-- thumb|left|180px|_Pii_. -->
Dosiero:Boulier1.JPG|<!-- thumb|left|180px|_Un_ abako -->
Dosiero:Egyptian A'h-mosè or Rhind Papyrus (1065x1330).png|<!-- thumb|left|180px|_Der_ _ägyptische_ _Rhind_-_Papyrus_ -->
Dosiero:Gregor Reisch, Margarita Philosophica, 1508 (1230x1615).png|<!-- thumb|left|180px|[[_Gregor_ _Reisch_]], _Margarita_ _Philosophica_ (1508) -->
Dosiero:Galileo Galilei, Discorsi e Dimostrazioni Matematiche Intorno a Due Nuove Scienze, 1638 (1400x1400).png|<!-- thumb|left|180px|[[Galilejo]]: _Discorsi_ e _Dimostrazioni_ _Matematiche_ _Intorno_ a _Due_ _Nuove_ _Scienze_ (1638) -->
Dosiero:Ars Conjectandi of Jakob Bernoulli, 1713 (1160x1130).png|<!-- thumb|left|180px|[[_Jakob_ I. _Bernoulli_|_Jakob_ _Bernoulli_]]: ''_Ars_ _Conjectandi_'' (1713) -->
Dosiero:Newton-Principia-Mathematica 1-500x700.jpg|<!-- thumb|left|180px|[[Isaac NEWTON]]: _Principia_ _Mathematica_ ([[_Frontispiz_]]) -->
Dosiero:Title page of Sir Henry Billingsley's first English version of Euclid's Elements, 1570 (560x900).jpg|<!-- thumb|left|180px|_Sir_ _Henry_ _Billingsleys_ _erste_ _englische_ _Ausgabe_ _der_ „_Elemente_“ _von_ [[Eŭklido]] (1570) -->
Dosiero:Mirrors make isometries 2005-07-08.png|<!-- thumb|left|180px|_Egybevágósági_ _transzformációk_ _az_ _euklédeszi_ _síkon_ -->
Dosiero:Fermat's spiral.png|<!-- thumb|left|180px|_Fermat_-_féle_ _spirál_ -->
Dosiero:Inclusion-exclusion.png|<!-- thumb|left|180px|[[_Halmaz_]]_ok_ _metszetei_ -->
Dosiero:Mandelset hires.png|<!-- thumb|left|180px|[[_Mandelbrot_ _halmaz_]], _tengelyekkel_ _ábrázolva_ -->
Dosiero:Euler's formula.png|<!-- thumb|left|180px|_Az_ [[E (matematiko)]] _helye_ _az_ _azonos_ _nevű_ _képletben_ -->
Dosiero:Mandelbrotmängden stor.jpg|<!-- thumb|left|180px|[[_Mandelbrotmängden_]], _en_ [[fraktalo]] -->
</gallery>
Reiri al la paĝo "Matematiko".