Feminismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
[[Radikala feminismo]] estas vidpunkto en feminismo, kiu subtenas radikalan reordigon de la socio, kie vira supereco estas forigita en ĉiuj sociaj kaj ekonomiaj kuntekstoj. Radikalaj feministoj klopodas aboli patriarkecon per defiado de ekzistaj sociaj normoj kaj institucioj, anstataŭ per pure politika procedo. Tio inkludas defion al la nocio de tradiciaj seksaj roloj, kontraŭon al la seksa objektigado de virinoj, kaj plivastigon de la publika konscio pri aferoj, kiaj seksperforto kaj perforto kontraŭ virinoj. Radikalaj feministoj lokas la radikan kaŭzon de la subpremado de la virino en patriarkecaj seksaj rilatoj, kontraŭe al juraj sistemoj aŭ klaskonflikto.
 
[[Intersekca teorio|Intersekcisma feminismo]] (aŭ '''pluraneca feminismo'''), kiu evoluis el kritiko de radikala feminismo nome la "reviziisma feminisma teorio," studas la efektojn de samtempaj formoj de diskriminado, precipe rilate al neblankaj virinoj. Tiu teorio elmerĝiĝis el la historia malinkludo de negraj virinoj, ne nur de la feminisma movado sed ankaŭ de la movado por la [[civilaj rajtoj]] de [[afrik-usonanoj]], kaj subtenas la pretendojn de neblankaj virinoj, ke ili apartenas al ambaŭ tiuj politikaj sferoj. LaKiel [[lesbana feminismo]], [[negra feminismo]], [[postkolonia feminismo]], kaj [[transfeminismo]], la intersekca skolo disputas la ideon, ke virinoj estas kategorio de samuloj esence kunhavante la samajn vivajn spertojn kajлфо radikas en la konstato, ke blankaj mezklasaj virinoj ne servas kiel aŭtentika reprezentaĵo de la tuta feministaro. Rekonante, ke la formoj de subpremado, kiujn spertas blankaj mezklasaj virinoj, malsamas al tiuj spertataj de negraj, malriĉaj, aŭ handikapaj virinoj, intersekcismaj feministoj klopodas kompreni la manierojn kiel sekso, raso, kaj klaso kombiniĝas por "determini la virinan sorton."
 
Ekzistas ankaŭ Feminisma Esperanta Movado, ekde 2004.