Konstitucia monarkio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Male al [[absoluta monarkio]], [[politika scienco]] distingas inter konstitucia monarkio kaj [[parlamenta monarkio]]. En la konstituciaj monarkioj, la reĝo konservas la [[suvereneco]]n aŭ kunhavas ĝin kun la popolo al kio aldoniĝas serio de rajtoj pere de ĉarto aŭ konstitucio. Male, en la parlamentaj monarkioj la suvereneco sidas, en sia praktika tuto ĉe la popola volo, kaj la monarko estas figuro esence simbola. La klasika ekzemplo de konstitucia monarkio estas la [[Unuiĝinta Reĝlando|Britio]], kiu ne posedas kodigitan konstitucion, sed leĝaron, kiu formas aŭ anstataŭas ĝian konstitucion.
 
Kvankam la aktualaj konstituciaj monarkioj estas majoritate reprezentaj de demokratiaj sistemoj (''konstituciaj demokratiaj monarkioj''), historie ne ĉiam estis tiel. Multaj el la monarkioj kunekzistis kun [[faŝismo|faŝistaj]] (aŭ praktike faŝismaj) konstitucioj kiel en [[Italio]] aŭ [[Japanio]], aŭ kun [[Diktatoreco|diktaturoj]] de milita registaro kiel en [[Tajlando]] en 2007. Tiuokaze indus paroli plej bone pri diktatoraj monarkioj anstataŭ pri konstituciaj ĉar la koncepto ''konstitucio'' rilatas ĉefe al establo de demokratio.
 
Konstitucia monarkio estis intermeza aŭ evolua paŝo antaŭ la apero de la unuaj modernaj [[Respubliko|respublikoj]] kiel [[Usono]] kaj [[Francio]] ĉefe fine de la [[19-a jarcento]]. Oni klopodis paŝi el absolutaj monarkioj, ĉefaj reprezentantoj de la [[Antikva Reĝimo]], al parlamentaj monarkioj kun senlima povo.