Vikipedio:Tradukoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Kiel traduki?: aldoneto; vikiigo, interpunkcio, stilo
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== La jura flanko ==
 
La licencoj [[CC-BY-SA]] kaj [[GFDL]] donas al ĉiu la rajton traduki la tekstojn de Vikipedio. Tamen ili postulas ankaŭ indiki la aŭtoro(j)n, se tiu(j) ne preferas anonimecon. Tiu kondiĉo en originale verkitaj artikoloj estas plenumita per la historio de redaktoj, kiuj permesas klare konstati, kiu verkis kion. (Pro tio ne estas en ordo, se oni kopias aliesaliulan materialon inter artikoloj sen mencii la fonton; eĉ pli malbone estas, se anstataŭ ŝanĝi la nomon de artikolo oni kopias ĝian enhavon al alinoma artikolo kaj forigas la originalon kun ĝia historio.)
 
Tradukoj el alilingva Vikipedio ne aŭtomate montras sian devenon. La originalo probable troviĝas inter la intervikiaj ligiloj, sed ne estas klare, kiu versio en kiu lingvo servis kiel tradukbazo. Tial ekz. la germanlingva Vikipedio [[:de:Wikipedia:Übersetzungen|rekomendas]]{{ref|de}} kopii la tutan redaktohistorion de la originalo en la unuan version de la traduko, sed poste forigi ĝin en dua versio.