Tajvano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 46:
'''Tajvano''' (ĉine: ''Táiwān'', 臺灣 aŭ 台灣), antaŭe konata kiel Formozo (nomo donita de la portugaloj), oficiale '''La Respubliko de Ĉinio''' (ĉine: 中華民國; pinjine: Zhōnghuá Mínguó; fonetike esperante: Ĝonghua Minguo) estas [[insulo]] situanta sud-oriente de la [[kontinento|kontinenta]] [[Ĉinio]]. Tajvanaj najbaroj inkludas Ĉinio, [[Filipinoj]], kaj [[Japanio]]. Ĝi, kun kelkaj aliaj insuloj, konsistigas la [[Respubliko Ĉinio|Respublikon Ĉinion]] (''Zhōnghuá mínguó'', 中華民國), fondiĝis en [[1911]]. Tajvan estas la plej popolriĉa ne [[Unuiĝintaj Nacioj]] ŝtato kaj la plej granda ekonomio eksteren de la Unuiĝintaj Nacioj.
 
La insulo de Tajvano estis ĉefe loĝata de tajvana praloĝantoj antaŭ ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la deksepa jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando de Tungningo establiĝis baldaŭ antaŭ ol la [[Dinastio Qing|Dinastion Ĉingon]], la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon. Tajvano estis cedita al la [[Japana Imperio]] en 1895, post kiam Ĉinga Dinastio estis venkitaj en la [[Unua ĉina-japana milito|Unua Ĉina-Japana Milito]]. Dum Tajvano estis sub japana rego, la Respubliko Ĉinio establis sur la kontinento en 1912 post la falo de la Dinastio Ĉingo. Post la japana kapitulaco al la aliancanoj en 1945, la RĈ prenis kontrolon de Tajvano.
 
En 1949, la [[Komunista Partio de Ĉinio]] prenis plenan kontrolon de la kontinento kaj fondis la [[Ĉina Popola Respubliko]]. La RĈ registaro fuĝis al Tajvano kaj daŭre astertas esti la legitima registaro de la tuta Ĉinio. Hodiaŭ, la ĉefa insulo (Tajvana insulo) konsistigas 99% de ĝia efektiva teritorio.
Linio 70:
Registraĵoj el la antikva Ĉinio montras ke hanaj ĉinoj eble konis la ekziston de la ĉef-insulo Tajvano jam de la periodo de la Tri Reĝlandoj (3a jarcento, 230 a.K.), doninte al proksimaj insuloj nomojn kiel Granda ''Liuqiu'' kaj Eta ''Liuqiu'' (etimologie, sed eble ne semantike, identaj al ''Ryūkyū'' en la [[japana lingvo|japana]]), kvankam neniun el tiuj nomoj oni povis rilatigi definitive kun la ĉef-insulo Tajvano. Oni asertis sed ne pruvis ke la [[admiralo]] Cheng Ho (Zheng He) de la [[dinastio Ming]] vizitis Tajvanon inter 1403 kaj 1424.
 
=== Respubliko de Tajvano sub japana regado ===
{{Vidu ankaŭ|Respubliko de Tajvano (1895)}}
Krom la 184 tagoj, dum kiuj estis deklarita sendependa, la Respubliko de Tajvano kaj poste la Respubliko Ĉinio estis sub la japana regado de 1895 ĝis 1945.
 
=== Historio de la Respubliko Ĉinio (1912-1949) ===