Baal-ciklo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Baal-ciklo''' estas ugarita ciklo de rakontoj pri la kanaana dio Baalo (laŭvorte "Lordo"), ŝtorma dio asociita kun fekundeca dio|...'
 
Linio 16:
 
==Baalo kaj Jamo==
La komenco de la rakonto de la batalo inter Baalo kaj Jamo perdiĝis, sed ni unue aŭdas pri [[Kotar-va-Ĥasis]], la artlaboristo de la dioj. Li vokiĝas al [[El (dio)|Elo]], kiu loĝas ĉe la kunfluo de la riveroj kaj la du oceanoj. Elo diras al li, ke li konstruu palacon por Jamo, kaj faru tion rapide por preti se Jamo malpace agos. Kiam [[Iŝtar|Attar]] aŭdas pri tio, ŝi alprenas torĉon, kies celo estas nekonata pro la damaĝita teksto, sed ŝin kontraŭstaras [[Ŝapaŝ (kanaana diino)|Ŝapaŝ]], kiu diras al ŝi, ke Elo donos reĝan potencon al Jamo, do opono estus neutila. Attar plendas, ke Baalo ne havas lokon aŭ korton, kaj tial li timas venkiĝon mane de Jamo. Ŝapaŝ sugestas, ke la kialo estas, ke li ne havas edzinon, eble signifiante, ke li estas tro juna.

La sekva teksto perdiĝis. Post la breĉo, Elo sidas en sia bankedejo. Tie lin adresas la aliaj dioj, kiuj plendas, ke oni hontigas Jamon, kvankam la damaĝita teksto ne klarigas kial, sed estas klare ke la kialo konektiĝas al lia palaco. La dioj minacas, ke se la situacio ne solviĝos, ili agos detrue. Elo donas al ili kazeiĝintan lakton, ŝajne markon de estimo. Elo diras, ke la nomo de lia filo ĝĝisĝis tiam estis Jaŭ, persona nomo. Elo proklamas ke lia nomo estu "kara de Elo." Tamen, li informas Jamon, ke li devos peli sian rivalon Baalo de sia trono kaj la sidejo de lia regno. Sekve de tio estas bankedo.

Post alia breĉo, Kotar-va-Ĥasis alvenis sub la maro kaj diras al Jamo ke li tromemfide leviĝis al sia posteno, kaj Baalo ne povas stari kaj spekti tion senokupe. Li minacas, ke Jamo detruiĝos de magia armilo. Jamo poste sendas mesaĝon al Elo, sur la monto [[Lel (monto)|Lel]], la hejmo de Elo, postulante la kapitulacon de Baalo kaj liaj soldatoj. Tamen, Baalo, post aŭdo de tio sur la monto Lel, atakas la mesaĝistojn, kvankam Anat kaj Attar detenas lin. Post alia breĉo, Baalo jam ekbatalis Jamon, sed malesperas pro la potenco de Jamo kaj la ferocaj akvokreaĵoj. Kotar-va-Ĥasis certigas al Baalo ke li venkos kaj gajnos regnon senfinan, kaj venigas du diajn bastonegojn por la uzo de Baalo. Li donas al ili magiajn nomojn, kaj atakas Jamon mem la du unuajn fojojn. Baalo poste eltiras Jamon kaj finas lin. Poste Attar informas al Baalo disŝuti lian rivalon, kion li faras, kaj li krias ke Jam estas mortinta kaj li estos Reĝo.
 
==La Palaco de Baalo==