Dimanĉo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 179 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q132) |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Resurreccion Prado.jpg|eta|''La Resurekto'' de [[El Greco]] (1596-1599).]]
'''Dimanĉo'''
En [[Esperanto]], la nomo venas el la [[franca lingvo|franca]] ''dimanche'', kiu siavice venas de la [[latina lingvo|latina]] ''[dies] dominicalis'', '' [tago] sinjora'' aŭ tago de la [[Eternulo|Sinjoro]] (''dominus'' estas sinjoro en la latina). El tiu latina adjektivo venas ankaŭ la vortoj ''[[hispana lingvo|domingo]]'' kaj ''[[itala lingvo|domenica]]''.
Linio 10:
En la [[2-a jarcento]], kristanoj plejparte Diservis dimanĉe kaj ''ne'' observis la judan ŝabaton, kiun ili rigardis kiel parton de la [[Leĝo de Moseo]]: kristanoj fidis al [[Jesuo Kristo]], ne al la Leĝo de Moseo, por esti savitaj. Sed en la 2-a jarcento, dimanĉo ne klare estis tago de ripozo: anstataŭ, dimanĉo ŝajne laŭgrade fariĝis tago de ripozo dum la periodo de 200-500. Kristanoj diservis dimanĉe, ĉar tiu estis la tago de la releviĝo de Kristo el la mortintoj. La rusa vorto por dimanĉo estas ''воскресенье'', esperante "releviĝo".
En pluraj plejparte kristanaj [[lando]]j kaj [[urbo]]j, negoco estas limigata aŭ malpermesata dimanĉe pro observo de la ripoztago. Dimanĉo estas la ripoztago de la kristana majoritato kaj sabato (aŭ la ŝabato) estas la ripoztago de la kristana minoritato. En anglalingvaj landoj iuj personoj neekzakte nomas dimanĉon "ŝabato" aŭ "kristana ŝabato". Tiu ĉi [[etikedo]] por la dimanĉa kult- kaj ripoztago estas historia misnomigo. Etimologie la du vortoj "[[sabato]]" (''Saturday'' en la angla, ''Samstag/Sonnabend'' en la germana, ''samedi'' en la franca) kaj "[[ŝabato]]" (''Sabbath'' en la angla, ''Sabbat'' en la germana, ''sabbat'' en la franca) havas la saman originon (el hebrea ''ŝabbat''). En la itala lingvo "sabato" signifas aŭ ''ŝabato'' aŭ ''sabato'', neniam ''dimanĉo''.
La hebrea vorto "ŝabbat" verŝajne originas el la babilona "ŝappatu", kiu iam signifis "plenluno", poste ĉiujn el la kvar lunaj fazoj, kiuj estis ripoztagoj. Ĉirkaŭ ĉiun sepan tagon do okazis tia lunfesto. Iam la festotagoj ne plu sekvis la lunofazojn, sed oni enkondukis fiksan septagan ritmon. La babilona kalendaro pluvivas en la hebrea. Ankaŭ la monataj nomoj estas tre similaj; jen listo de la babilonaj monatonomoj kaj enkrampe la hebreaj: Taŝritu (Tiŝri), Kislimu (Kislev), Ahrasamna (Ĉeŝvan), Tebetu (Tebet), Ŝabatu (Ŝevat), Addaru (Adar), Nisannu (Nisan), Aiaru (Ijar), Simanu (Sivan), Duzu (Tammus), Abu (Ab), Ululu (Elul). La simileco estas vere okulfrapa.
|