Carlo Bourlet: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mi aldonas foton, ordigas
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Vivo ==
 
Li estis 4-jara, kiam okazis la bombardado de Strasburgo fare de la germana armeo dum la milito de 1870, kaj tiu terura evento lasis en lia memoro fortan spuron, kiu klarigas lian amon al la paco kaj lian aliĝon al la idealo de Esperanto. Dum la jaroj 1870-aj lia familio forlasis Alzacon kaj instaliĝis en Parizo, kie li studis tiel bone, ke li estis akceptita en la faman ''École Polytechnique'' kun la plej bonaj notoj iam atingitaj ĝis tiam. De [[1906]] li estis profesoro pri mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en [[Parizo]]. Fama kaj klera matematikisto, li ĉiam laboris por pliproksimigi al la praktika vivo la puran sciencon kaj la sciencan instruadon, por igi ĝin plej utila. Lia verkaro entenas multajn raportojn, kompletajn kursojn pri [[aritmetiko]], [[algebro]] kaj [[geometrio]], uzitajn en preskaŭ ĉiuj liceoj de Francio, kaj eĉ alilande; pli ol dudek verkojn pri puraj kaj aplikitaj matematikoj, el kiuj kelkaj estas aŭtoritataj, speciale pri biciklo, bremsoj, k. a. Li estis ano de la teknika komitato de "[[Touring-Club de France]]". De [[1903]] li direktis, kun [[Charles Laisant|Laisant]] kaj [[Raoul Bricard|Bricard]], la revuon ''Nouvelles Annales de Mathematiques''. Bourlet ekinteresiĝis pri Esperanto danke al la persistemo de prof. Méray, kiu varbis lin en 1900. En tiu tempo la Grupo Pariza ekzistis de nur ses monatoj kaj kalkulis tridek membrojn; ĝi havis nek publikajn kursojn, nek kunvenojn, kaj malgraŭ la klopodoj de la unuaj pioniroj, Esperanto estis konata en Francio de apenaŭ kelkcentoj da personoj. Bourlet, tuj post sia aliĝo, danke al sia alta, scienca situacio, al sia rimarkinda laborpovo, al sia senlima sindonemo, rapide donis decidan antaŭenpuŝon.
[[Dosiero:Carlo Bourlet, 1908.jpg|maldekstra|eta|Carlo Bourlet ĉ. 1908]]
 
Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis la apogon de la franca grava societo "Touring-Club", kaj en majo [[1901]] komencis en ĝiaj salonoj kurson de Esperanto. Ĉe la unua leciono li nenion sciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progreson. La 17-an de julio samjare li akceptis la prezidan postenon en la Pariza grupo, kaj de tiam la Esperanta movado rapide disvastiĝis en Francio, kaj ankaŭ eksterlande.
 
[[Dosiero:Grave of Famille Bourlet.jpeg|eta|220px|maldekstra|Tombo de la familio de Bourlet, tombejo de Montrouge.]]
Linio 13:
 
[[Dosiero:Robert-Bourlet.jpg|eta|maldekstra|karikatura bildkarto el ĉ. 1912]]
La Pariza Grupo mem senĉese prosperis per la fondo de sekcioj, la publikigo de bulteno [[Paris-Esperanto]], la organizo de monataj vespermanĝoj, de konkursoj kun disdonado de premioj en Sorbonne, ktp. kaj baldaŭ ĝi kalkulis pli ol mil membrojn. Sed Bourlet plivastigis ankoraŭ sian agadkampon. En septembro [[1906]] li fondis [[La Revuo]]n, kiun li direktis kun neimagebla zorgo. Li organizis la Florajn Ludojn, verkis artikolojn en francaj ĵurnaloj: "''babilis"'' en la Revuo, helpis al ĉiuj, ricevis centojn da leteroj, senlace respondis, starigis la Komisionon pri Propagando en la Franca Societo, vicprezidis la Konstantan Komitaton, helpis al la organizo de la kongresoj en [[Cambridge]], [[Dresden]] kaj [[Barcelono]], unuvorte dediĉis al Esperanto pli ol duonon de sia vivo.
 
Zamenhof diris ĉe lia tombo: "Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio. Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo; al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la "Internacia Scienca Asocio". Krom siaj multegaj artikoloj li verkis kelkajn informajn broŝurojn kaj paroladojn; li publikigis la gramatiketon "broŝuro''Broŝuro ruĝa"'', (pli ol 500.000 ekzempleroj estas ĝis nun disdonitaj). Lia morto estis grava bato por la afero kaj ĝin neatendite okazigis malbonŝanca engluto de fiŝosto. Oni venigis faman anglan kuraciston, kiu ne sukcesis savi lin.
 
L. K. de 1905.
== Faka apliko de Esperanto ==
Menciante kongreson de katolikaj esperantistoj, Carlo Bourlet asertis en [[La Revuo]]: