Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 47:
Saluton. Ja mi tre ofte klopodas maluzi tiun foje nenecesan sufikson. Tamen, mi timas, ke en tiu okazo ni bezonus helpon de iu psikologo aŭ fakulo pri tiu temo, ĉar mia persona impreso estas ke ekzistas ia malgranda diferenco aŭ nuanco inter ambaŭ formoj. Fakte en la nuna stato la artikolo havas du paragrafojn kaj mi sentas, ke por la unua ''anksio'' estus pli ĝusta dum por la dua ''anksieco'' estus pli taŭga. Fakte anksio jam ezkistas kiel alinomigo. Do, faru laŭ via prefero. En ambaŭ okazoj, eble indus revizii la tekston kaj ŝanĝi kelkajn fojojn la nomon. Kaj mi ripetas, eble psikologo kun sufiĉa lingvokapablo povus helpi.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:51, 9 dec. 2016 (UTC)
:{{re|Kani|montri=ne}}Kara Kani, koran dankon por via reago. Mi tralegis la artikolon. Mi preferas nun ne tuŝi la titolon... mi ne estas fakulo. Cetere ekzistas alidirektilo, ĉu? Mi helpos nur poluri la tekston sarkante ĝin je kelkaj misetoj (se vi atentas la paĝon vi povos konstati la ŝanĝojn kaj eĉ malfari ilin se vi deziros; se vi deziros demandi pri la kialo de iu ŝanĝo, mi volonte respondos. Malgraŭ ke mi ne fakas pri [[psikologio]], mi tre interesiĝas pri terminologio (vidu la ĵus kreitan ŝablonon {{ŝ|Uzanto Terminologio}}). Frate, =) --[[Uzanto:Vikiano|Vikiano]] ([[Uzanto-Diskuto:Vikiano|diskuto]]) 14:24, 9 dec. 2016 (UTC)
::Mi iomete trarigardis la artikolon, korektis tajperaron en trajto, aldonis en komenco ankaŭ anksion, kaj en la unua paragrafo ŝanĝis kelkajn al simple anksio kaj lasis aliajn anksiecojn. Kiam venos iam fakulo, tiu povos plibonigi. Ja restas alidirektilo.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 19:02, 9 dec. 2016 (UTC)