Kartago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 160:
 
==Historio==
Laŭ la tradicio, [[Antikva Kartago]] en la 9a jc a.KrK. estis fondita de reĝino [[Didona]] elde Tiro en Fenicio. Certe unualoke temis pri Fenica kolonio, utila por maristoj survoje al Hispanio, kie interalie troviĝis la grava komerca urbo konata kiel [[Tarteso]], kiun oni ankaŭ renkontas en la [[biblio|biblia]] libro [[Jona]].
 
En ''[[Eneado]]'' de [[Vergilio]] legeblas, ke la [[Trojo|Troja]] heroo [[Eneo]] (Latine Aeneas) fuĝis el sia brulanta gepatra urbo Trojo, kaj ke post multa vagado, kun pluraj ŝipoj plenaj je amikoj, li surbordiĝis ĉe Kartago, kiun ĵus tiumomente la reĝino Didona estis fondanta. Danke al interveno de lia patrino, la Diino [[Venera]] (Latine Venus), Didona enamiĝis je Eneo. Kiam post certa tempo la Dioj memorigis al Eneo, ke estas lia tasko fondi la praurbon el kiu pli poste estos fondita [[Romo]], li fornavigis, postlasante tute senesperan Didonan, kiu malbenis lin elde sia mem-ordonita brulŝtiparo, sur kiu ŝi sinmortigis.
Linio 178:
Fine estis Kajo Julio [[Cezaro]], kiu ja realigis la renaskigon de Kartago: post sia venko super [[Gnaeus Pompeius Magnus|Pompejo]] en 46 a.Kr. Cezaro decidis, ree konstruigi urbon sur la malnova loko. Ĉi tio realiĝis efektive nur dum imperiestro [[Aŭgusto]], kiu en 29 a.Kr. loĝigis tie 3000 kolonistojn. La urbo ricevis la nomon ''Colonia Iulia Concordia Carthago'' (Kolonio Julia Konkordo Kartago).
 
Precipe surbaze de komercado de greno kaj pot-farado la urbo rapide kreskis kaj floris. En la 2a jc p.Kr. kun siaj pli ol 300.000 loĝantoj Kartago estis post [[Romo]] kaj [[Antioĥio]] la tria urbo de l' [[Romia Imperio]].
 
==Kulturo==