Amaskomuniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 98:
 
Blogo ordinare estas havebla en TTT-paĝo kaj [[RSS]]-a kanalo, tamen ne ĉiuj RSS-aj kanaloj estas blogoj. Ekzistas multaj programoj por krei blogojn per [[PHP]] aŭ [[Perl (programlingvo)|Perl]] kune kun [[SQL]]. Se oni ne havas konekton al TTT-ejo, kiu havas tiujn, ankaŭ ekzistas gastigaj servoj kiel [[LiveJournal]] aŭ [[Ĝangalo.com]].
 
====RSS====
{{Ĉefartikolo|RSS}}
'''RSS''' estas [[teĥniko]], kiu ebligas al la uzanto aboni la enhavon de iu [[retpaĝaro]]. La nomo naskiĝis en la [[angla lingvo]] kiel mallongigo de ''Really Simple Syndication'' ("vere simpla [[reta abonrilato|abonrilato]]"). En Esperanto, la mallongigo klarigeblas kiel '''Retej-Stata Sciigo'''.
 
La novaj enhaveroj povas esti aŭtomate elŝutitaj al la [[komputilo]] aŭ aliaj iloj de la aboninto tuj post la publikigo. Tiel la aboninto ĉiam ricevas la plej novajn informojn kaj ne devas regule viziti la interesajn retpaĝojn por kontroli. RSS-aj funkcioj estas pli kaj pli enkonstruataj en programoj, kiel ekzemple [[retpoŝtprogramoj]] aŭ [[retumiloj]] (ia. [[Mozilla Firefox|Firefox]], [[Safari (retumilo)|Safari]]). La abono tamen ne povas nur konsisti el nura teksto. La uzado en [[podkasto]] montras, ke oni ankaŭ povas tiel aboni aŭdvidaĵojn. La disponigo en formato RSS estas nomita [[RSS-fluo]] aŭ abonfluo. La RSS-teĥniko plejparte venkis pro [[blogo]]j, ĉar jam tre frue ekzistis RSS-fluoj por la blogafiŝoj. Ĉar RSS estas norma formato, oni povas ankaŭ maŝine prilabori ĝin kaj enmeti ĝin en aliajn retpaĝojn. Ekzemplo por tio estas www.startu.net. Laŭ teĥnika vidpunkto RSS estas familio de [[XML]]-bazitaj dosierformatoj. Ekzistas kelkaj versioj de RSS: 0.9x, 1.0 kaj 2.x, la lasta reprezentas provon stabiligi la normon.
 
[[Vikipedio]] ebligas per RSS sekvi la lastajn ŝanĝojn de artikoloj: vidu ligilon en la paĝo [[Speciala:Recentchanges|Lastaj ŝanĝoj]].
 
== Kritikoj al la amaskomunikiloj ==