Le Cinquième Élément: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Eksteraj ligiloj: anstataŭis ŝablonon EL per *
→‎Rakonto: Zorg ne estas enkarniĝo de Malbona, sed la servisto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 27:
[[Egiptio]], 1914. Du serĉantoj malkovras la ekziston, krom akvo, aero, tero kaj fajro, de kvina elemento, kiu sola povos savi la mondon. Tiu sekreto estas protektata de Mondoshawan, estaĵoj venintaj el alia galaksio, kiuj foriras kun la promeso reveni tricent jarojn poste, kiam Malbono denove alvenos.
 
Tri jarcentojn poste, en nov-jorka megalopolo, la prezidento kaj ties ĉefa stabo donas maksimuman alarmon pro alproksimiĝo de giganta fajro-bulo, kiu estas detruonta la planedon. Unu el la konsilantoj, pastro Cornelius, tiama terana gardanto de la sekreto, konfirmas, ke la sola rimedo estas posedata de la Mondoshawan. Sed ilia veturilo estas detruita de Mangalores. Tie postvivas embria maso, kiu prenita de militistoj transformiĝas en belegan rufan junan virinon, Leeloo (''Leeloo Mina Lekatariba Laminatcha Ekbat D Sebat''). Timigita, ŝi eskapas el la stabejo antaŭ ol fali sur la taksion de Korben Dallas, kiu veturas en la aera spaco de la civito, kiel ĉiuj aliaj multnombraj veturiloj. Defendante ŝian kaŭzon, Korben, eks-agento de sekurecaj fortoj, helpas ŝin forkuri de ŝiaj postsekvantoj kaj kondukas ŝin al pastro Cornelius, kiu rekonas ŝin kiel… la kvinan elementon. Ili devos triope retrovi kofron entenantan kvar ŝtonojn, kiuj estis forrabitaj de la hidaj Mangalores je la nomo de la potenca Zorg, enkarniĝoservisto de Malbono.
 
== Teĥnikaĵoj ==