Historio de Rusio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
FORIGI STULTECON: ĉefartikolo estas Grandprinclando Moskvo
Linio 2:
La '''historio de Rusio''' komenciĝas je la alveno de la [[orientaj slavoj]], la etna grupo, de kiu poste devenos [[rusoj]], [[ukrainoj]] kaj [[belorusoj]]. <!-- pri migrado kaj kontaktoj kun finn-ugroj pli detale -->
 
== Pri la nomo ==
 
La unuan fojon oni renkontas terminon ''Rusio'' en la libroj de la Bizanca imperiestro [[Konstantino la 7-a (Bizancio)|Konstantino]] „Pri ceremonioj“ kaj „Pri regado de imperio“ ([[10-a jarcento|10-a jc.]]), kiel la greka nomo de la [[Kieva Regno]]. Termino Rusio ({{lang-ru|Россия}}, en malnova ortografio Россія aŭ Россіа) estis uzata ekde 1517 kaj tiam signifis nur la nord-orientan Rusion, do la teritoriojn kun rusa loĝantaro, kiuj ne eniris la Grandan Litovion kaj Pollandon kaj kiujn unuigis la [[Moskva princlando]]. En Okcidenta Eŭropo (sed neniam en Rusio mem) la Moskvan ŝtaton de 16-17-a jarcentoj oni nomis Moskovio (Moskvio), kaj ĝiajn loĝantojn — moskvianoj.
 
La oficialan statuson al la nomo Rusio donis [[Petro la Granda]], reforminta la landon en [[1721]] kaj proklaminta ĝin [[imperio]]. La {{daton|1|septembro|1917}} Rusio estis proklamita [[respubliko]], kvankam jam ekde la [[3-a de marto]] [[1917]] ĝi estis tio rezulte de la [[Februara revolucio]]. Ekde la [[10-a de januaro]] [[1918]] la lando nomiĝis [[Rusia Soveta Federacia Socialista Respubliko]] kaj sub tiu nomo ĝi eniris en [[Sovetunio]]n ([[1922]]).
 
La {{daton|12|junio|1990}} la Unua kunveno de popolaj deputitoj de RSFSR aprobis deklaracion pri ŝtata suvereneco de Rusia Federacio. La {{daton|8|decembro|1991}}, post kunveno de la ŝtatestroj de Rusio, [[Ukrainio]] kaj [[Belarusio]], estis deklarita ĉeso de la ekzisto de Sovetunio kaj proklamita fondo de [[Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj|Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ)]]. Jam post tio, la {{daton|25|decembro|1991}} RSFSR estis alinomita kiel ''Rusia Federacio''. Laŭ rusia konstitucio nomoj '''Rusio''' kaj '''Rusia Federacio''' estas egalrajte uzataj oficialaj nomoj de la lando.
 
== Antikvaj slavoj ==
Unua rusa ŝtato kaj rusa etno mem formiĝis ĉ. la fino de la [[1-a jarmilo]] sur arbarstepa kaj arbara partoj de la [[Orienteŭropa ebenaĵo]]. Limoj de tiu teritorio estis: okcidente — spaco inter riveroj [[Okcidenta Bugo]] kaj [[Vistulo]], oriente — malsupra fluo de [[Okao]], norde — rivero [[Neva]] kaj [[Ladoga lago]], sude — limo de la [[stepo]] (ĉ. 48-50°). Je unua duono de la 1-a jarmilo tie loĝis diversaj [[tribo]]j. Terenon inter meza fluo de [[Dnepro]] kaj Vistulo okupis slavoj; spacon inter riveroj Okao kaj [[Volgo]], kaj terenojn suden kaj orienten de [[Finna golfo]] — [[finno-ugroj]]; sur norda parto de [[Akvokolekta areo|baseno]] de Dnepro kaj ĉirkaŭ supra fluo de Okao loĝis [[baltoj]].
 
Ekde la fino de la [[4-a jarcento]] slavaj triboj estis engaĝitaj [[Elorienteŭropaj popolmigradoj|elorienteŭropajn popolmigradojn]]. Rezulte de tio ili loĝigis dum 6-8-aj jarcentoj vastan spacon en [[Orienta Eŭropo|Orienta]], [[Centra Eŭropo|Centra]] kaj [[Sudorienta Eŭropo]]. En 6-7-aj jarcentoj slavoj okupas la tutan [[Balkana duoninsulo|Balkanan duoninsulon]].
 
Sur teritorio de la onta [[Kieva regno]] dum 6-8-aj jarcentoj formiĝas 12 slavaj unioj de tribaj regnoj. Ĝis la komenco de la [[9-a jarcento]] surbaze de unu el tiuj — [[polanoj]] (loĝis de la malsupraj fluoj de [[Pripjat (rivero)|Pripjat]] kaj [[Desna]] ĝis [[Ros (rivero)|Ros]]) — fondiĝis la nova politika unuo «Rus». Centro de tiu iĝis [[Kievo]].
 
== Kieva Regno ==
{{ĉefartikolo|Kieva Regno}}
La unua ŝtato orientslava estis la [[Kieva Regno]] (ankaŭ konata kiel ''Kieva Rusio'', ''Kieva Rus''), kiu en [[838]] sendis unuan ambasadon en [[Konstantinopolo]]n, ĉefurbon de [[Bizanca Imperio]]. En [[988]] Kieva Regno adoptis [[kristanismo]]n de tiu imperio, kio kontribuis la fortigon de la centriga ŝtato. De tiam la rusa kulturo ricevis aliron al la granda bizanca, greka kulturo, kio influis karakteron de la rusa ŝtato, aparte dum la sekvontaj sep jarcentoj.
 
Dum [[12-a jarcento]] Kieva Regno dispartigis je kelkaj memstaraj regnoj, kiuj konkurencis inter si por figuri kiel heredantoj de ties civilizo kaj por la teritoria potenco en la regiono. Tio malhelpis ilin kontraŭstari [[mongoloj|mongolajn]] invadojn, kiuj de [[1223]] regule atakis rusajn regnojn. Aŭtune [[1237]] ĉ. 120-140 miloj da mongoloj gvidataj de [[Batuo-Ĥano]], la nepo de [[Ĝingis-Ĥano]], intervenis la rusajn regnojn kaj ĝis [[1239]] frakasis ilin unuope. De [[1238]] rusoj estiĝis trbutuloj de [[Ora Hordo]].
 
Samtempe nord-okcidentaj regnoj batalis por teritorioj kontraŭ [[svedoj]], [[litovoj]] kaj [[germanoj]]. La {{daton|5|aprilo}} [[1242]] dum grava [[Glacia batalo]] apud [[Pskov]] novgoroda princo [[Aleksandro Nevskij]] frakasis trupojn de la [[Livonia Ordeno]], kio portempe haltigis ekspansion de tiu. La [[Grandprinclando Litovio]] iĝis unu el ĉefaj rivaloj de la rusa ŝtato.
 
== Grandprinclando Moskvo ==
{{ĉefartikolo|Grandprinclando Moskvo}}
Post la [[13-a jarcento]], komence malgranda, sed pli kaj pli influa, la Moskva duklando ekregis la malnovan spacon kulture homogenan. En [[1263]] (fakte — de [[1276]]) [[Danielo de Moskvo]] ({{ru}} ''Даниил Александрович'') ([[1261]] - la {{daton|4|marto}} de [[1303]]), la pli maljuna filo de [[Aleksandro Nevskij]], iĝis la unua granda duko de Moskvo. De tiu tempo okazas plialtigado de la Moskva duklando, kies regantoj iĝis plej potencaj inter ĉiuj. Iom post iom la moskvaj grandaj dukoj kolektis apud sia princlando rusajn teritoriojn. En [[1454]] al tiu estis aligita [[Moĵajsk]], en [[1456]] — [[Serpuĥov]], en [[1462]] — [[Suzdal]] kaj [[Niĵnij Novgorod]], en [[1463]] — [[Jaroslavlo]], en [[1474]] — [[Rostovo]], en [[1485]] — [[Tver]], en [[1483]] — [[Rjazan]], en [[1477]] — [[Novgorod]]. La eminenta reprezentanto de tiu strategio estis [[Ivano la 3-a]], ''la Granda'' ([[1462]]–[[1505]]), kiu kreis la bazon de la nova rusa ŝtato.