Brazilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bandeira_de_Goiás.svg estas anstataŭigita per Flag_of_Goiás.svg. CommonsDelinker: File renamed: consistency with name scheme
Linio 62:
 
La termino [[kolonia Brazilo]] (portugale ''Brasil Colonial'') priskribas la teritorion de la nuna ŝtato [[Brazilo]] en la periodo ekde [[1500]], kiam al la teritorio alvenis la unuaj portugaloj, ĝis [[1815]], kiam Brazilo estis levita al reĝlando samranga al Portugalio en la [[Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo]]. Dum la 300 jaroj de brazila kolonia historio, la ekonomia ekspluatado de la teritorio estis bazita unue sur eltiro de [[brazil-arbo]]j (16-a jarcento), produktado de [[sukero]] (16-a ĝis 18-a jarcentoj), kaj fine sur minado de [[oro]] kaj [[diamanto]]j (18-a jarcento). [[Sklavo]]j, speciale tiuj portitaj el Afriko, disponigis la plejmulton de la laborforto de la brazila ekonomio. En kontrasto kun la najbaraj fragmentitaj hispanaj posedaĵoj, la brazilaj kolonioj konstruitaj fare de la portugaloj en Latinameriko tenis sian teritorian unuecon kaj lingvan integrecon post la ŝtata sendependiĝo de Portugalio, tiel ke la [[Brazila Imperio]] (de 1822 ĝis 1889) kaj la sekva respubliko [[Brazilo]] iĝos la plej granda lando en la regiono.
 
''[[Bandeirantes]]'' estis la militistoj kaj koloniistoj kiuj el la 16a jarcento eniris en la internaj teritorioj de Sudameriko, elirinte el San-Paŭlo de Piratininga (San-Paŭlo) en kio poste estos Brazilo. La nomo "bandeirante" devenas de la portugala vorto "bandeira" (flago) ĉar ili grupiĝis uzante flagojn kiuj distingis ilin; metafore poste estis nomitaj "bandeiras" la armitaj bandoj kaj ankaŭ la invadoj fare de portugalanoj en teritorioj poste reklamitaj de Portugalio.
 
=== Reĝlanda periodo ===