Mustafa Kemal Atatürk: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
-malneŭtralan frazon +referencojn
+ref
Linio 54:
 
== La frua vivo de Atatürk ==
[[Dosiero:Ataturk-1905-Zubeyde-Makbule.jpg|eta|dekstramaldekstra|La juna Mustafa Kemal, flanke al lia patrino, Zübeyde Hanım, kaj lia fratino, Makbule Hanım.]]
Atatürk naskiĝis en la urbo [[Tesaloniko]] en norda [[Grekio]] en [[1881]].<ref>Anastassiadou (1997), paĝo 71</ref> Pro la tiama Turka tradicio pri naskiĝnomoj, li ricevis nur la nomon ''Mustafa'' ("elektito"). Lia patro, Ali Riza Efendi, estis oficisto de [[dogano]], kiu mortis kiam Mustafa ankoraŭ estis infano.
 
La komencon de preparado por lia pli malfrua kariero oni povas meti en la jaron [[1893]], kiam li, kiel nur dekdujara knabo, komencis studi ĉe la milita gimnazio en [[Tesaloniko]], kie la aldonan nomon ''Kemal'' ("perfekteco") lia instruisto de [[matematiko]] donis al li pro lia inteligenteco.<ref>{{citaĵo el la reto |url=http://www.turkishembassy.org/index.php?option=com_content&task=view&id=300&Itemid=317 |titolo=Mustafa Kemal Atatürk |alirdato=3-a de februaro 2017 |dato= |eldoninto=Turkia ambasado |lingvo= en|arkivurl= |arkivdato= |citaĵo= }}</ref> En [[1895]]—nur dekkvarjaraĝa—Mustafa Kemal eniras la militan universitaton ĉe [[Bitola]] (kiu hodiaŭ estas en suda [[Makedonio]]). Li diplomiĝis en [[1905]] kaj estis sendita al [[Damasko]] kiel [[leŭtenanto]]. En [[1907]], nun [[kapitano]], li ricevis militoficon en Tesaloniko, kie li aliĝis al la ''Komitato por Unio kaj Progresado'' (alinome la [[Junaj Turkoj]]), kiu kontraŭis la Otomanan registaron.
 
La "Junaj Turkoj" venkis sultanon [[Abdul Hamid la 2-a]]n en [[1908]] kaj igis lin restarigi la Otomanan [[konstitucio]]n.
Linio 101:
Post definitiva malvenko de Turkio la landon okupis fremdaj soldataj taĉmentoj. En aprilo de [[1919]] Kemal fariĝis inspektisto de La Naŭa Armeo en la orienta [[Anatolio]], kie ankaŭ estiĝis la kemalisma movado, kiu klopodis pri la sendependeco kaj libereco de ĉiuj regionoj. Kemal estis en la avangardo de tiu ĉi movado, kaj fakte laŭ lia nomo ĝi estis poste nomita. Iom post iom la movado disvastiĝis tra la tuta teritorio de [[Anatolio]] kaj ties samideanoj interrompis ĉiujn rilatojn kun la registaro en Istanbulo.
 
Ĉefaj ideoj de la kemalisma movado estis [[naciismo]] kaj registaro de burĝo. La forto de okupintaj taĉmentoj de [[Britio]] devigis la sultanon proklami novajn balotojn en [[parlamento]]n. En tiuj ĉi balotoj en [[1919]] plimulton de voĉoj akiris kemalistoj kaj Kemal estis elektita deputito je '''Erzurum'''. En [[marto]] de [[1920]] la brita registaro igis okupi Istanbulon, la sultano proklamis Kemalon kaj liajn samideanojn kiel ribelulojn kaj en [[aprilo]] li demisiigis la parlamenton. La kemalistoj kunvokis ĝis [[Ankaro]] novan parlamenton, kiun ili nomis La Granda Nacia Kunveno (GNK). La prezidanto fariĝis Mustafa Kemal. La kunveno oficiale proklamis militon al intervenintoj. Kemal volis en sia politiko apogi sin kontraŭ [[kapitalismo|kapitalismaj]] ŝtatoj, sed dekomence restis al li nenio alia ol serĉi helpon ĉe [[bolŝevismo|bolŝevikoj]]. Li faris multe da kontraktoj kun [[Sovetunio|sovetaj respublikoj]], sed kiujn li poste klopodis apliki minimume. Mustafa Kemal ne estis samideano de komunismaj ideoj, dum la tuta sia vivo li restis revolucia burĝa reformisto. Bone trafas tion lia eldiraĵo el la unuaj jaroj de la monda ekonomia krizo: "En Turkio ne estos bolŝevismo, ĉar la unua celo de la turka registaro estas doni al popolo liberecon kaj feliĉon."
 
Ekde la jaro [[1925]] estis agado de la komunisma partio kontraŭleĝa.
Linio 107:
Plua danĝero, al kiu turkoj devis alfronti, estis [[Grekio|greka]] [[armeo]]. Kemal petis La Grandan Nacian Kunvenon pri ĉefkomandadon super la tuta turka armeo kaj pri la plena potenco de [[diktatoro]]. Li konsideris sian potencon maksimume respondece, kvankam tiutempe li suferis pro grandaj ren-doloroj, kiujn kaŭzis troa konsumado de alkoholaĵo. Sed li neniel sekretigis sian ŝaton al alkoholaĵo. Se ekz. unu franca ĵurnalisto proklamis, ke Turkio estas priregata de unu drinkulo, de unu surda (aludo al forta neaŭdecemo de ĉefministro Ismet Paŝao) kaj de tri centoj da surdmutuloj, Kemal defendis sin per vortoj, ke Turkio estas priregata sole de unu drinkulo.
 
Batalo kontraŭ [[Grekio]] estis farita sur rivero [[Sakary]] en [[aŭgusto]] de [[1921]]. Post tiu ĉi 22-taga kunpuŝiĝo, gvidita de Mustafa Kemal, sekvis cedo de la malamiko. Reveninte Ankaron GNK donis al Kemal titolon '''"Gazi'''" (heroa), kio estis la plej supera ebla tradicia titolo de islamanaj militistoj.
 
Kemalon helpis ankaŭ disputoj inter ŝtatoj ĉirkaŭantaj Turkion. Lian regadon agnoskis [[Francio]] kaj helpis lin ankaŭ [[Italio]], por ke ĝi malfortigu tiel Grandan Brition.
Linio 116:
 
== Reformado kaj moderniĝado de Turkio ==
[[Dosiero:Ataturk-September 20, 1928.jpg|eta|dekstra|La enkonduko de la [[Latina alfabeto]] por la [[Turka lingvo]]]]
 
La unua reformo estis la jam menciita malvalidigo de la sultanregno la [[1-an de novembro]] de [[1922]]. Pri ties realigo en GNK Kemal devis dure batali, ĉar lia propono evoluigis grandan ondon de nevolo kaj inter ekleziaj reprezentantoj kaj inter feŭdoj, kiuj estis aŭ tiel aŭ aliel kunigitaj kun la sultano kaj kun lia familio. Erao de la osmanidaj sultanoj finiĝis en [[Turkio]] definitive per ellandigo de sultano [[Mehmed la 6-a]].
 
La [[13-an de oktobro]] de [[1923]] Kemal donis proponon por aldono al konstitucio, en kiu li volis oficiale movi la ĉefurbon el [[Istanbulo]], la sidejo de la osmanidaj regintoj kaj la [[kalifo]] (tiam la eklezia kapo de [[Islamo]]—post la fuĝo de la [[sultano]], lia frato fariĝis kalifo), en [[Ankaro]]n, kiun li preferis precipe per ties situo: meze de la lando la urbo estas pli defendebla milite. Post ŝtorma diskuto li sukcesis realigi tiun ĉi proponon. Streĉo en GNK dume atingis kulminon. En atmosfero de registara krizo Kemal venis kun plua aldono al la konstitucio, per kiu devis estis respublikana formo de la ŝtato. La [[29-an de oktobro]] de [[1923]] tiel estis proklamita Turka respubliko frunte kun Mustafa Kemal kiel ties unua prezidento. Ĉefministro fariĝis '''[[İsmet İnönü|İsmet Paŝao İnönü]]'''.
 
Post tiuj ĉi radikalaj ŝanĝoj la kemalistoj komencis endanĝerigi la kalifregnon (islama registara sistemo frunte kun kalifo). Por ties sindefendo, el [[minareto]]j aŭdiĝis minaca vokado: "Ŝirmu la kredon kaj kalifon aŭ [[Alaho]] ekkoleriĝos, ke ni kaj niaj vendredaj preĝoj malcelos Lian efikon."
Linio 126 ⟶ 125:
Oni devas konscii, ke [[Turkio]] estis forte kredanta, religiema ŝtato. Reago al la minacoj el minaretoj estis ondo de rezisto kontraŭ la kemalistoj, kiun eksentis milionoj da kredantoj. Aretoj da fanatikuloj estis preparitaj tuj ekpaŝi por defendi la postenon de la kalifo kaj liaj rajtopovoj. La popolo petis Alahon pri helpo, sed ankaŭ ĝi estimis kaj timis Kemalon. Tiu dume preparis ŝajnigajn manovrojn en regiono de [[Izmiro]], kiujn devis devige partopreni ĉiuj komandantoj de armeoj kaj armeaj korpusoj. Li forigis per tio armean danĝeron kaj samtempe li eluzis periodon, kiam kamparanoj pripensis prefere pri tio, kiel superi malfacilan vintron ol pri Alaho. Li mem forveturis Ankaron, kie la [[3-an de marto]] de [[1924]] en GNK metis proponon de leĝo je malvalidigo de la kalifregno, ministerio de religio, religiaj lernejoj kaj seminarioj kaj ekleziaj juĝejoj, kies plenrajto transiris al juĝejoj laikaj. Fine li devigis por si unuvoĉan subtenon, la deputitoj devis tiujn ĉi proponojn akcepti senrimarke. La ĥalifo kaj la anoj de la malnova osmanida dinastio estis ellandigitaj el la lando. Sed [[islamo]] estis senĉese agnoskata kiel ŝtata eklezio.
 
En la jaro [[1925]] estis enpraktigita internacie valida erao. En la origina kalendaro oni kalkulis ekde la jaro [[622]] de '''[[hiĝro''']] – fuĝo de [[Mohamedo]] ĝis [[Medino]] kaj ĝi estis fondita en cikloj de [[Luno]], ne do en cirkulado de [[Tero]] ĉirkaŭ [[Suno]]. La saman jaron estis ankaŭ farita reformo de vestado, kiu malpermesis portadon de la [[fezo]] (rondforma felta [[ĉapo]], ofte kun [[kvasto]]) kiel "simbolon de [[feŭdismo]]". Realigi tiun ĉi reformon estis multe pli malfacile ol eble ŝajnas. Neniu kapablis kuraĝi eliri en la straton en eŭropa "kostumo" kun [[kravato]] kaj [[fedoro]]. La [[24-an de aŭgusto]] de [[1925]] Kemal mem unue kuraĝis fari tion kaj pruvis, ke tiu ĉi faro havis grandan signifon, estas eĉ fakto, ke tiu ĉi dato aperas en la oficiala [[biografio]] de Kemal inter liaj plej gravaj personaj datoj.
 
La sekvantan jaron estis akceptita nova jura leĝaro laŭ eŭropa modelo. Tiu ĉi nova civitana kaj punkodekso rilatis precipe al [[virino]]j. Egalrajtigo de virino montriĝis precipe en malpermeso de [[poligamio]]. Tiu permesis al [[viro]] havi kvar virinojn kaj laŭplaĉan nombron de [[konkubino]]j, kiuj estis fakte [[sklavo|sklavinoj]]. La virino fariĝis la posedaĵo de la viro post tio, kiam ŝi estis aĉetita de gepatroj. Ŝi havis neniajn rajtojn kaj ŝi devis porti [[ĉadoro]]n. La poligamio havis siajn historiajn kaŭzojn. En la tempo de Mohamedo okazis multnombraj [[Arabio|arabaj]] ekspandoj kaj tial estis manko de viroj. Virinoj pro tio edziniĝis eĉ al malamikoj naskante iliajn infanojn, el kiuj fariĝis batalantoj kontraŭ araboj. Por ke oni malhelpu tion, oni permesis novan religion poligamio. La reformo de Kemal malpermesis porti ĉadoron kaj la virinoj akiris preskaŭ la samajn rajtojn kiel la viroj. La rajto por baloti por la virinoj estis leĝigita nur en la jaro [[1934]].
Linio 132 ⟶ 131:
Precipe la reformojn rilataj al la eklezio estis tre malfacile realigi, ĉar la ekleziaj tradicioj estis forte enradikiĝintaj en Turkio. Separo de la eklezio de la ŝtato, farita la [[15-an de aprilo]] de [[1928]], klare pruvas, ke Mustafa Kemal en nova Turkio batalakiris vere tre influan postenon. Neagnosko de la [[islamo]] kiel ŝtata religio Kemal definitive solvis la eklezian influon por la evoluo de la ŝtato.
 
[[Dosiero:Ataturk-September 20, 1928.jpg|eta|dekstramaldekstra|La enkonduko de la [[Latina alfabeto]] por la [[Turka lingvo]]]]
La saman jaron li alpaŝis ankoraŭ al reformo de skribsistemo, kiu estis leĝigita la [[9-an de aŭgusto]]. Latinigo de alfabeto komune alportis la tutnacian propagandon. Antaŭ la reformo en Turkio sciis legi kaj skribi nur mallarĝa grupo da pastraro kaj inteligentularo. Plimulto da loĝantoj (80 %) vivis en provincoj, kiu estis tute analfabeta. Ĝuste en la provincoj la islama eklezio retenis plej longe sian influon. La evoluo de klereco estis en Turkio tre malrapida, ĉar estis manko de instruistoj kaj lernejoj. En la jaro 1931 estis enpraktikigitaj eŭropaj unuoj por mezuro kaj peso, kio ankaŭ alproksimiĝis Turkion al evoluiĝintaj landoj.
 
Plua reformo estis malvalidigo de titoloj kaj enpraktikigo de familiaj nomoj en la jaro [[1934]]. Kemal klopodis fari ordon en sia lando ankaŭ rilate al flanko administra. Turkaj civitanoj havadis baptonomojn kaj post ĝi apartenantan socian postenon, ian titolon (''bej'' – sinjoro, ''efendi'' – nobela sinjoro, ''paŝao'' – generala aŭ guberniestra rango...). Da titoloj kaj da baptonomoj ne estis multe—tial multaj homoj nomiĝis same, kio kaŭzis ĥaoson. Kemal tial ordonis, por ke ĉiu familio laŭ sia pripenso elektis komunan heredan familian nomon kaj samtempe li malvalidigis la uzadon de la titoloj.
 
La [[24-an de novembro]] de [[1934]] GNK de Turkio donis al Mustafa Kemal familian nomon ''Atatürk'', kio en traduko signifas Patro de Turkoj. Lia plena nomo poste sonis: Gazi Mustafa Kemal Atatürk (aŭ "Heroa Elektita Perfekta Patro de Turkoj"). Tamen, GNK malpermesis ke la nomo estu donita al alia persono.<ref>{{citaĵo el la reto|url=http://www.isteataturk.com/haber/print.php?haberno=19|titolo=Mustafa Kemal Atatürk'ün Nüfus Hüviyet Cüzdanı|dato=24-a de novembro 1934|eldoninto=www.isteataturk.com|lingvo2lingvo=tutr|alirdato=3-a de februaro 2017}}</ref>
 
Disvastigadon de la reformoj klopodis defendi la influa islama eklezio. La nesufiĉa reto de komunikaĵoj ankaŭ bremsis ilian validigon. La rezulto estis, ke la ordonoj estis en pli foraj provincoj sukcese sabotita. Ekz. post 15 jaroj post okazigo de la reformo de la skribsistemo en Turkio sciis legi kaj skribi nur 20 % da viroj kaj 8,2 % da virinoj. La plenumado de reformoj en pli foraj regionoj malobservis ankaŭ burĝaro, kiu havis nenian intereson por klerigado de laborfortoj (ĉefe en agrikulturaj fakoj).
Linio 147:
[[Dosiero:Mustafa Kemal Ataturk looking through a train window over Turkish flag.jpg|200px|eta|dekstra|Mustafa Kemal Atatürk]]
 
Mustafa Kemal Atatürk mortis la [[10-an de novembro]] de [[1938]], en la [[palaco Dolmabahçe]], post longedaŭra malsano.<ref>{{citaĵo el la reto|url=http://www.turizm.gov.tr/TR/Genel/BelgeGoster.aspx?F6E10F8892433CFFAAF6AA849816B2EF62979E318A6960C3|titolo=Atatürk'ün Hayatı|lingvo=tr|alirdato=3-a de februaro 2017}}</ref>
 
:"Tiel do mortis tiu ĉi misteroplena viro, kies decidemo, kuraĝo kaj kruela forto unue savis Turkion antaŭ malamikoj kaj poste entrudis al ties popolo tiajn sociajn kaj politikajn ŝanĝojn, kiuj estas kompareblaj nur kun ŝanĝoj faritaj en [[Rusio]] de [[Petro la Granda]] kaj de [[Lenino]]. Kiel soldato, kiel organizinto kaj kiel administranto li superis ĉiujn en la moderna Turkio, kaj nur malmultaj el la plej batalemaj sultanoj de malnovepoko povas esti komparataj kun li. Tio, kion li atingis, faris el Turkio eŭropan nacion, ŝanĝis historion de Proksima Oriento..."
Linio 165:
== Literaturo ==
* Ahmad, Feroz (1993). The Making of Modern Turkey. London; New York: Routledge. ISBN 978-0-415-07835-1.
* {{citaĵo el libro|lasta=Anastassiadou|unua=Méropi |kunaŭtoroj=Anastassiadou-Dumont, Méropi|titolo=Salonique, 1830–1912: une ville ottomane à l'âge des Réformes|jaro=1997|eldoninto=BRILL|lingvo=fr|isbn=90-04-10798-3|url=https://books.google.com/books?id=qSjAqaQTI7EC&pg=PA71}}
* Armstrong, Harold Courtenay (1972). Grey Wolf, Mustafa Kemal: An Intimate Study of a Dictator. Freeport, NY: Books for Libraries Press. ISBN 978-0-8369-6962-7.
* Atillasoy, Yüksel (2002). Atatürk: First President and Founder of the Turkish Republic. Woodside, NY: Woodside House. ISBN 978-0-9712353-4-2.
Linio 191 ⟶ 192:
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Portalo|Turkio}}
* [[Greka-turka milito (1919-1922)]]
* [[Internacia Flughaveno Istanbulo-Atatürk]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj|qvikicitaro=Mustafa Kemal Atatürk}}
* {{en}} [http://bitolatourist.info/things/museum/ataturk.html Memorialo en Bitola (Monastir)]
* {{fr}} [http://www.clio.fr/BIBLIOTHEQUE/mustapha_kemal_pere-fondateur_d_une_turquie_nouvelle.asp Mustapha Kemal, père-fondateur d'une Turquie nouvelle]. Philippe Conrad.