Schauinsland: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 116:
=== Ventfagoj ===
Rande de la [[Suprarejna basebeno|Rejnebeno]], el kiu la monto Schauinsland krute elstaras, blovas ofte kaj parte forta vento, plejparte el okcidentaj direktoj. Tio kaŭzis dum la jardekoj bizarajn formojn de la tie starantaj [[Eŭropa fago|fagoj]].
 
=== Schniederlihof ===
[[Dosiero:Freiburg 098schnie.jpg|mini|Bauernhofmuseum „Schniederlihof“ – supera enveturejo por transportĉaroj kaj barilo sen najloj]]
Supere de Hofsgrund situas la Schniederlihof, vizitebla [[nigraarbara domo]], konstruita en 1593.<ref>Hans Schüssele: ''Das Bauernhausmuseum „Schniederlihof“'', Bändchen der Gemeinde Oberried.</ref>
Schnieder estas la [[Alemana dialekto|alemana]] formo por Schneider (tajloro). Ĉar la viro ne estis giganto, oni nomis lin Schniederli (tajloreto). Ĝis 1966 la bieno ankoraŭ estis mastrumata, ekde 1972 ĝi estas priregiona muzeo (germane Heimatmuseum), vizito eblas de majo ĝis oktobro. La bieno situas sur alteco {{Höhe|1050|DE-NHN}} kaj estas atingebla de la preĝejo de Hofsburg en 30 minutoj.
 
=== Schauinslandbahn ===
{{ĉefartikolo|Schauinslandbahn}}
[[Dosiero:Freiburg 082.jpg|mini|Schauinslandbahn]]
De Freiburg (valstacio ''[[Horben]]'') la monto Schauinsland estas atingebla per nacel-rondira [[telfero]], la plej longa en Germanio. La tielnomata [[telfero Schauinsland]] superas je longeco de 3600&nbsp;metroj altecodiferencon de 746&nbsp;metroj. La 37 senkonduktoraj naceloj povas transporti ĝis 700 homojn po horo, po jaro estas proksimume 240.000 pasaĝeroj. La telfero Schauinsland ekfunkciis en 1930 kiel unua persontelfero de la mondo.
 
En kelkaj jaroj la telfero Schauinsland en vintro je idealaj neĝkondiĉoj povas esti uzata kiel skilifto. De proksimume 300 metrojn post la parkumejo Rotlache sube de la montstacio la skivego, kiu ne prepariĝas ("sovaĝa skivego"), oni povas skii je propra risko pli ol ok kilometrojn ĝis la valstacio de la telfero Schaŭinsland. Tiu apartenas al la plej longaj skidescendejoj de la Nigra arbaro.
 
=== Engländerdenkmal (monumento pri anglaj lernantoj) ===
[[Dosiero:Engländerdenkmal am Schauinsland 2.jpg|mini|Engländerdenkmal]]
Memore al la [[Angla neĝdramo]], en kiu grupo de anglaj lernantoj migris en neĝoŝtormo sur la monto Schauinsland kaj kvin lernantoj perdis sian vivon, oni en 1938 konstruis la ''Engländerdenkmal'' laŭ planoj de la arkitekto [[Hermann Alker]] el [[Karlsruhe]]. Decide partoprenis en tiu iniciato estis la gvidantaro de la [[Hitler-Jugend]], kiu uzis la monumenton por propagandaj celoj kaj transinterpretis la katastrofon al heroago ("Ili mortis en batalo por paco kaj popolinterkomprenigo").<ref>{{Internetquelle |url=https://www.theguardian.com/world/2016/jul/06/fatal-hike-became-nazi-propaganda-coup |titel=The fatal hike that became a Nazi propaganda coup – theguardian.com |zugriff=2016-07-06}}</ref>
 
Pst la [[Dua mondmilito]] oni anstataŭigis en la surskribaĵo ''Die Jugend [[Adolf Hitler]]s'' per ''Die Jugend Deutschlands'' kaj forigis la [[aglo (heraldika besto)aglon de la Tria regno]] kaj la [[svasiko]]n for de la fronta flanko.
 
Daŭras la onidiro, ke oni Freiburg longan tempon ne bombadis, ĉar la frajburganoj kun multe da helpemo kaj kompato engaĝis sin por la postlasitaj familianoj de la akcidente mortintaj angloj.<ref>Egon Schwär: ''Sagen in Oberried und seinen Ortsteilen Hofsgrund, St. Wilhelm, Zastler und Weilersbach.'' 3. Auflage. Freiburger Echo Verlag, 2008, ISBN 978-3-86028-199-4, S. 60.</ref>
 
=== Turo de Schauinsland ===
{{Ĉefartikolo|Eugen-Keidel-Turm}}
[[Dosiero:Schauinsland fg1.jpg|mini|[[Eugen-Keidel-Turm]]]]