Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 51:
 
La tielnomata [[Milito de Devolucio]] de1667 gxis 1668, en kiu Ludwig 14a insistis pri sia rajto pri [[Brabant]] kaj kun siaj trupoj invadis la [[Hispana Nederlando|Hispanan Nederlandon]], ne koncernis Freiburg. Ankaŭ en la sekva, la [[Franca-nederlanda milito]] en 1672 ĝis 1677, la urbo estis domaĝita, sed kiam jam komenciĝis la [[Traktato de Nijmegen|packontraktoj en Nijmegen]], marŝalo [[François de Créquy]], kontraŭe al ĉiu militkutimo, sendis siajn trupojn ne en la vintroripozejoj, sed surprize trapasis komence de novembro la Rejnon kaj sieĝis Freiburg ([[Sieĝo de Feiburg (1677)]]. Post unua bombado la urbo kapitulacis je konsilo de la urbkomandanto Schütz.<ref>[[Hermann Kopf]]: ''Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns.'' Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 37.</ref> La imperiestro je la supera Rejno ne povis organizi seriozan reziston, ĉar denove la turkoj en sekreta interkonsento kun Francio minacis la regnon je ties orienta flanko. La registaron de Antaŭa Aŭstrio oni translokigis al [[Waldshut-Tiengen|Waldshut]], la universitaton al [[Konstanz]].<ref>Heinrich Schreiber, ''Geschichte Freiburgs'', Band IV. S. 193 f.</ref> Ĉeffortreso de la aŭstroj en la [[Nigra Arbaro]] nun estis [[Villingen-Schwenningen|Villingen]], kiun oni plufortikigis. Villingen nun ankaŭ havis la prezidon en la regionaj konsilantaroj (Landtage) de Breisgau (Brisgovio) en la [[Tria stato]] (urboj).
 
En la en 1679 finfine pretintertraktita [[Paco de Nimwegen]] Ludoviko la 14a diktis al [[Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 1-a]] siajn kondiĉojn: La imperiestro devis akcepti la konkeraĵojn de Francio en Alsaco, sed Ludoviko lasis al Leopoldo grandanime la decidon, ĉu li el siaj antaŭaj posedaĵoj preferis rericevi la urbon Freiburg aŭ [[Philippsburg]]. La imperiestro rezignis pri Freiburg inkluzive de [[Lehen (Freiburg im Breisgau)|Lehen]], [[Betzenhaŭsen]] kaj [[Kirchzarten]].
 
Nun Francio posedis krom la dekstrarejna pontokapo [[Breisach(Rejno) |Breisach]] per Freiburg ankaŭ antaŭpostenon meze en la habsburgaj antaŭlandoj.
[[Dosiero:Breisacher Tor in Freiburg.JPG|hochkant|mini|Unu el la malmultaj restaĵoj de la fortikaĵoj de Freiburg, kiujn Vauban konstruigis. La iama envetruejo en la pordego al Breisach servas nun kiel enirejo al restoracio]]
Ludoviko la 14-a ordonis al [Sébastien Le Prestre de Vauban]], ke li plukonstruu la urbon al moderna fortreso. Por gajni liberan pafkampon, Vauban lasis ebenigi ĉion, kio restis de la [[antaŭurbo]]j en la bataloj de la [[Tridekjara milito]]. Freiburg nun apartenis al la franca provinco [[Alzaco]]. Kiel lastan el la [[Libera regna urbo|liberaj regnaj urboj]] Ludoviko la 14-a en 1681 ordonis okupi [[Strasburgo]]n. En la sama jaro la franca reĝo survoje tien vizitis ankaŭ sian novakiritan urbon Freiburg, por informi sin pri la progreso de la laboroj je la fortreso.