{{flageto|BRA}} ''Leonardo Conte'', italo delonĝe loĝanta en [[Brazilo]], ĉirkaŭ la jaro [[1985]] aĉetis [[jaĥto]]n kun motoroj kaj veloj, nomis ĝin '''Esperanto''' kaj instalis en ĝi [[restoracio]]n. La barko-restoracio kunportis vizitantojn promene al ĉarmaj golfetoj de [[municipo]] [[Araruama]] ([[Rio-de-Ĵanejrio]]).
{{flageto|HRV}} Jam pli ol dudek jarojn antaŭe, ekde la jaro [[1961]] alia multe pli malgranda velŝipo, ankaŭ nomata barko "Esperanto", krozis en la [[Adriatika Maro]] proksime de la [[Esperanto-kampadejo Primoŝten]] en [[Kroatio]].