Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 76:
En la Breisgau (Brisgovio) la unua socia stato, la klerika, pro sia riĉeco estis la plej grava - oni pensu al la posedaĵoj de la monĥejoj St. Peter, St. Blasien kaj St. Trudpert. Al la dua socia stato apartenis la malnovaj imperiestraj nobeluloj kun siaj terposedaĵoj, sed ankaŭ pro la grandanimaj [[nobeluligo|nobeluliga]] praktiko de la Habsburgoj, per kiu ekestis novaj, kvankam malriĉaj kavaliroj. ili donis al la [[Feŭdo|feŭda socio]] solidan strukturon kiel administraj oficistoj, juristoj kaj universitataj profesoroj. Kiel tria socia stato la burĝaro, bone organizita en la [[Gildo]]j, akiris prosperon. Sed la kamparanoj, kvankam ne plu submetitaj al [[servuteco]], vivis tamen ankoraŭ en dependeco de la ekleziaj kaj sekularaj terposedantoj.
[[Datei:Franz revolutionskrieg 1796.jpg|eta|Gedenktafel am Martinstor für die im Kampf gegen die französische Revolutionsarmee gefallenen Bürgermilizen des Breisgaus]]
Interne restis kvieto en la Breisgaŭ, ''ĉar nia nacio estas nek tiom korupta, nek tiom subpremita, nek tiom entuziasma'', kiel opiniis imperiestro [[Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio)Leopoldo la 2-a]] en la fora Vieno.<ref name="ReferenceB">Heiko Haumann, Hans Schadek (Hrsg.): ''Geschichte der Stadt Freiburg.'' Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 2001.</ref> Sed kiam la [[Nacia Konvencio|Nacia konvento]] decidis efektivigi la atingojn de la revolucio ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo, por certigi la "naturajn limojn" de Francio, la habsburgaj posedaĵoj je la supra Rejno estas minacataj. La Registarprezidanto de Freiburg [[Joseph Thaddäus von Sumerau]] skribis al sia imperiestro en Vien: ''"Sangas mia koro, se mi pensas, ke tiuj bonaj, fidelaj regatoj estus enmanigataj al la rabado kaj murdado de iliaj najbaroj, tiuj kanibaloj."''<ref>Alfred Graf von Kageneck: ''Das Ende der vorderösterreichischen Herrschaft im Breisgau.'' Rombach & Co. Verlag, Freiburg 1981.</ref>
 
Post kiam jam en 1793 la revolucia armeo akupis [[Breisach am Rhein|Breisach]], la francoj en somero 1796 konkeris Freiburg, sed nur post rezisto de la urbaj [[milico]]j sub la ''"majoro kaj orbokonsilanto Ignaz Caluri"'', kiel la bofrato de Sumerau generalo Max Freiherr von Dominique dokumentis sur tabulo, kiu ankoraŭ nuntempe troviĝas sur la muro de Martinstor (pordo de Marteno) - supozeble malofta kazo, ke generalo metas monumenton pri siaj trupoj.