Eŭska lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 48:
Malsimile al la plejmulto da lingvoj en [[Eŭropo]], la eŭska ne estas [[hindeŭropa lingvaro|hindeŭropa]] lingvo, kaj nuntempe ne ekzistas konata lingvo parenca je ĝi. Praformo de la eŭska ekzistis en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj. Tial, ofte ĝi estas nomata "la plej antikva lingvo de Eŭropo".
 
Lingvistoj ne konsentas pri ĝia origino. Pli modernaj hipotezoj ligis ĝin al iu el [[Kaŭkazia lingvaro|kaŭkaziaj lingvoj]] aŭ al la [[Ibera lingvo]]. Kvankam lingvistoj kapablas legi sed ne kompreni la Iberan, ili rimarkis kelkajn trajtojn kaj radikojn similajn, sed ne certas, ĉu la kaŭzo estas parenceco aŭ najbareco.
 
Ankaŭ kartveloj nomas sin "iberoj" kaj opinias ke [[kartvela]] kaj eŭska lingvoj estas parencaj, kun komuna origino en norda parto de Afriko antaŭ kelkmil jaroj. Malgraŭ klopodoj neniam eblis trovi verajn paralelojn inter la kartvela kaj la eŭska, escepte hazardaj kiel la uzado de [[ergativo|ergativaj]] konstruaĵoj.
 
Certe estas, ke la eŭska lingvo estis antaŭe parolata pli vaste; multaj nomoj de homoj en antikva [[Akvitanio]] registritaj de la [[Romio|Romianoj]] estas tradukeblaj per eŭska etimologio. Lingvisto Larry Trask<ref>Larry Trask, ''The History of Basque'', Londres (1997),  ISBN 0-415-13116-2, reeldonita de Routledge,  <nowiki>ISBN 978-0415131162</nowiki> , parte alirebla en [http://books.google.es/books?id=lbLbAAAAQBAJ Google Books] kaj en [http://www.amazon.com/The-History-Basque-R-Trask/dp/0415131162#reader_0415131162 Amazon] (konzultitaj 22-11-2013).</ref> studis ĉi tiujn kaj aliajn hipitezajn parencojn kaj konkludas ke la nura konata parenco estas la akvitana lingvo. Laŭ unu teorio, la praeŭska estis parolata plurloke en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj.
 
Kiam alvenis [[Romio|Romiaj]] koloniistoj al Iberio kaj [[Gaŭlio]], la Eŭskoj jam dum pluraj jarcentoj estis najbarantaj la unuajn hindeŭropanojn, nome [[Keltoj]]n. Tamen tiuj lasis malmultege da trajtoj en la Eŭska lingvo.