Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 92:
 
== Freiburg definitive fariĝas badena ==
Kiam la trupoj koaliciaj kontraŭ Napoleono envintro 1813 survoje al Parizo marŝis tra Freiburg, okazis renkontiĝo inter la aŭstria imperiestro [[Francisko la 1-a(Aŭstrio)|Francisko la 1-a,]] (antaŭe romia-germana imperiestro Francisko la 2-a), la rusa caro [[Aleksandro la 2-a (Rusio)|Aleksandro la 2-a]] kaj la prusa reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 3-a]]. Habsburgfidelaj loĝantoj de Freiburg entuziasme akceptis Franceskon la 1-an. Malnovaj sentimentoj elrompiĝis: Vieno kaj la habsburga-katolika Aŭstrio estis al la frajburganoj pli proksimaj ol Karlsruhe kaj la protestanta Nordbadeno.
 
Sed ĉiuj politikaj klopodoj de la urba konsilantaro nenion helpis. Freiburg kaj la Brisgovio restis ĉe Badeno. Per la definitiva rezigno pri la iamaj aŭstriaj antaŭlandoj en la [[Viena kongreso]] [[Klemens von Metternich|Metternich]] ĉesigis la jarcentojn daŭrintan konflikton je la Rejno inter Francio kaj la Habsburgoj, sed kreis novan potencialan franc-prusan, kiam anstataŭ Aŭstrio [[Prusio]] kun siaj novakiraĵoj je la [[Provinco Grandduklando Malsupra Rejno|malsupra Rejno]] transprenis la gvidan politikan rolon en la regionoj laŭ la Rejno.
 
Do Freiburg ne revenis sub la ''mildan manon de Aŭstrio". Multaj homoj estis seniluziigitaj, sed ankaŭ vidis la ŝancon por liberaligo. Ankaŭ la profesoro en Freiburg kaj liberalulo [[Karl von Rotteck]] unue plendis pri la "''disŝiriĝo de la milda Sceptro, kiu de jarcentoj feliĉigis nin''", sed tamen poste kunlaboris je la sufiĉe liberala badena konstitucio kaj vidis en ĝi antaŭ ĉio unuigan elementon: "''ni ricevis konstantan konstitucion, politikan vivon kiel popolo - popolo de Badeno ni ne estis. Sed ekde nun ni estas unu popolo, javas komunan volon kaj - komunan leĝaron.''"<ref>Heinrich-August Winkler: ''Der lange Weg nach Westen.'' C. H. Beck, München 2000, S. 83.</ref>
 
== La [[Restaŭrado (historio)|Restaŭrado]] en la grandduklando Badeno ==
la [[Rezolucioj de Karlsbad]] sufokis la esperojn pri politka liberaligo en germanaj landoj, kiuj per la Liberigaj militoj kontraŭ Napoleono estis ĝermintaj. Kvankam Badeno havis kompare liberalan konstitucion, la registaro en Karlsruhe faris reakcian politikon. La burĝaro retiris sin al la hejmeco ([[Bidermajro]]). Freiburg en la jaroj post la [[Viena Kongreso]] evoluis al ekonomia kaj politika centro je la [[Supra Rejno]]. Ene de Badeno Freiburg estis la sidejo de Stadtamt Freiburg (urba oficejo), de Landamt Freiburg (regiona oficejo) kaj de Landamt St. Peter, la du lastaj estis unuigitaj al komuna Landamt Freiburg. En la jaro 1827 Freburg fariĝis sidejo de la nove fondita [[Ĉefepiskopujo Freiburg]] kun la [[Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovio)|Freiburger Münster]] kiel episkopa preĝejo.