Angla lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 175:
 
En la verba sistemo la angla, same kiel ĉe la germana kaj ĉe la latinidaj lingvoj, suferis similan evoluon. Oni kreis "pasintecajn komponitajn formojn" por esprimi la [[Aspekto|finitan aspekton]] kaj "perifrazajn formojn" kun la verbo ''esti'' por esprimi la progresan aŭ kontinuan aspekton. Alia similaĵo estas la disvolvigo de -os formoj el helpoverboj. Grava diferencio inter la angla kaj aliaj ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj estas la malfortigo de la [[subjunktivo]]. Simile la angla, same kiel la germana, la nederlanda aŭ la latinidaj lingvoj, estis kreinta difinajn artikolojn proprajn el la indikaj pronomoj.
 
=== Vortotrezoro ===
[[Dosiero:Origins of English PieChart 2D.svg|thumb|220px|Influoj en la vortotrezoro de la angla.]]
La vortotrezoro de la angla aktuale estas formita de kerno de propraj [[vorto]]j rekte hereditaj de la [[antikva angla]], inter kiuj troviĝas la plej granda parto de vortoj pure gramatikaj same kiel la plej granda parto de la plej oftaj vortoj. Tamen, inter la ne tiom oftaj vortoj hegemonias la pruntoj de la latina kaj de la franca, kiuj ofte estas kultismoj, kvankam ili estas ofte uzataj ankaŭ en la populara konversacinivelo.
 
Fakte inter la dek mil vortoj plej oftaj iom pli ol unu triono estas vortoj de ĝermana deveno, dum pli ol 60 % estas vortoj de latina aŭ latinida deveno.<ref> Willams,, Joseph M. (1975). Origins of the English Language. The Free Press. ISBN 0-02-934470-0.</ref> La jena tabelo montras la hegemonion de diversaj devenoj de la vortotrezoro laŭ proporcioj de ofteco.
{|class=wikitable style=text-align:center;
|-
! rowspan=2|Ofteco !! rowspan=2|[[Antikva angla]]
! rowspan=2|[[franca lingvo|Franca]] !! rowspan=2|[[Latino]]
! colspan=2| [[ĝermanaj lingvoj|Ĝermano]] !! rowspan=2|Aliaj
|-
! <small>[[Nordĝermana lingvaro|Nordiaj lingvoj]]</small> !! <small>Aliaj</small>
|-
| 1-1000<ref name="Williams">Williams, 1975, p. 67</ref>
| 83&nbsp;% || 11&nbsp;% || 2&nbsp;% || 2&nbsp;% || colspan=2|2&nbsp;%
|-
| 1001-2000<ref name="Williams" />
| 34&nbsp;% || 46&nbsp;% || 11&nbsp;% || 2&nbsp;% || colspan=2|7&nbsp;%
|-
| 2001-3000<ref name="Williams" />
| 29&nbsp;% || 46&nbsp;% || 11&nbsp;% || 1&nbsp;% || colspan=2|10&nbsp;%
|-
| 1- 10000<ref>Robets, 1965.</ref>
| 32&nbsp;% || 45&nbsp;% || 17&nbsp;% || colspan=2|4&nbsp;% || 2&nbsp;%
|}
 
La vortoj derivitaj de la antikva angla, populare nomataj "ĝermanaj", plej ofte esprimas seriozecon kaj dediĉon. Kiam [[Winston Churchill]] diris, en sia unua diskurso kiel Ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando (1940), ke li povas proponi al sia popolo dum milito nur "[[:en:Blood, toil, tears, and sweat|blood, toil, tears, and sweat]]" (sango, laboro, larmoj kaj svito), la seriozeco de la situacio videblas en lia uzo de vortoj nur ĝermandevenaj. Male, abunda uzado de latiniddevenaj vortoj, ĝenerale derivitaj el la franca, indikas bagatelojn aŭ burokratecon. En juraj dokumentoj de la pasinteco estis ofta la uzado de paroj de sinonimoj, unu de anglosaksa kaj alia de latinida devenoj, kiel "last will and testament" (lasta testamento), por eviti miskomprenojn. La deveno de la vortoj en angla povas havigi antropologiajn konkludojn: la bestoj ''sheep'', ''pig'', kaj ''cow'' (ŝafo, porko, bovino) estas ĝermandevenaj, dum la nomoj de la viandoj el tiuj bestoj estas latiniddevenaj: ''mutton'' (ne uzata en Usono), ''pork'', ''beef'' (ŝafaĵo, porkaĵo, bovaĵo). Kio indikas la socian klason kiu bredozorgis la animalojn – la anglosaksaj konkeritoj – kaj kiuj ĝuis ties viandojn: nome la normanaj konkerintoj (francoj).
{{redaktata}}