Animacio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 65:
 
Ekzemploj de filmoj de tradicia animacio estas ''[[Pinokjo (filmo de 1940)|Pinokjo]]'' (Usono, 1940),<ref name="Solomon63–65"/> ''[[Besto-Bieno (filmo)|Animal Farm]]'' (Unuiĝinta Reĝlando, 1954), kaj ''La Iluziisto'' (Brit-Franca, 2010). Filmoj de tradicia animacio kiuj estis produktitaj danke al la helpo de komputila teknologio estas la jenaj ''[[The Lion King]]'' (Usono, 1994), ''[[La Princo de Egipto]]'' (Usono, 1998), ''[[Akira (filmo)|Akira]]'' (Japanio, 1988),<ref> Beckerman 2003, p. 80.</ref> ''[[La vojaĝo de Ĉihiro]]'' (Japanio, 2001), ''[[Les Triplettes de Belleville (filmo)|Les Triplettes de Belleville]]'' (Francio, 2003), kaj ''Brendan kaj la sekreto de Kells'' (Irland-Franc-Belga, 2009).
 
* '''Plena animacio''' aŭ '''kompleta animacio''' referencas al la procezo produkti alt-kvalitajn tradicianimaciitajn filmojn kiuj regule uzu detalajn desegnojn kaj akuratan movadon,<ref> Culhane 1990, p. 71.</ref> havante mildan animacian efikon.<ref> Culhane 1990, pp. 194–195.</ref> Tutanimaciitaj filmoj povas esti farataj laŭ vario de stiloj, el pli realismecaj animaciitaj verkoj kiel tiuj produktoritaj de la animaciaj studioj de [[Walt Disney Company]] nome (''[[La marvirineto (1989)|La marvirineto]]'', ''[[Beauty and the Beast (filmo de 1991)|Beauty and the Beast]]'', ''Aladino'', ''[[The Lion King]]'') al pli 'kartunecaj' stiloj de la animaciaj studioj de [[Warner Bros.]]. Multaj el la animaciaj roluloj de [[Disney]] estas ekzemploj de tutanimacio, kiel estas la ne-Disnejaj artaĵoj, ''[[The Secret of NIMH]]'' (Usono, 1982), ''[[The Iron Giant]]'' (Usono, 1999), kaj ''[[Nocturna (filmo)|Nocturna]]'' (Hispanio, 2007). Tutanimaciaj filmoj estas animaciitaj je 24 bildoj por sekundo, kun kombino de animacio en unuaj kaj duaj, signife ke desegnoj povas esti tenitaj por unu bildo el 24 aŭ por du bildoj el 24.<ref> Laybourne 1998, pp. 25–26.</ref>
 
===Haltomovo===