Animacio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60:
{{Ĉefartikolo|Tradicia animacio}}
[[File:Animhorse.gif|thumb|Ekzemplo de tradicia animacio, nome ĉevalo animaciita per rotoskopio (turnigo) laŭ la ekzemplo de fotoj de [[Eadweard Muybridge]] de la 19-a jarcento; po 12 kadroj por 1 sekundo estas la tipa rapido por [[limigita animacio]].]]
'''Tradicia animacio''' (nomita ankaŭ ĉel-animacio aŭ man-farita animacio) estis la procezo uzata por plej animaciaj filmoj de la 20a jarcento.<ref> White 2006, p. 31.</ref> La unuopaj bildoj de tradicia animacia filmo estas fotoj de desegnoj, unue desegnitaj sur [[papero]].<ref> Beckerman 2003, p. 153.</ref> Por krei la iluzion de movo, ĉiu desegno diferencas iomete el tiu antaŭa. La desegnoj de la animaciistoj estas markitaj aŭ fotokopiitaj al travideblaj acetataj folioj nomitaj ''cel'',<ref name="Thomas-Johnston277–279"> Thomas & Johnston 1981, pp. 277–279</ref> kiuj estas plenitaj el pentraĵoj laŭ atribuitaj koloroj aŭ nuancoj ĉe la mala flanko al la liniaj desegnoj.<ref name="Laybourne203"> Laybourne 1998, p. 203</ref> La kompletigitaj rolulaj ''celoj'' estas fotitaj unu post alia antaŭ pentrita fono fare de fonkamerao al filmo.<ref> White 2006, pp. 195–201.</ref>
 
La tradicia procezo de acetata animacio iĝis eksmoda komence de la 21a jarcento. Nuntempe, la desegnoj kaj fonoj de la animaciistoj estas ĉu skanitaj aŭ rekte desegnita en komputila sistemo.<ref> White 2006, p. 394.</ref> Variaj softvaraj programoj estas uzataj por kolorigi la desegnojn kaj ŝajnigi la kamerajn movadon kaj efikojn.<ref> Culhane 1990, p. 296.</ref> La fina animaciita peco estas produktita al unu el kelkaj komunikilaj rimedoj, kiaj la tradicia [[filmo 35mm]] kaj pli novaj komunikilaj rimedoj kiaj la cifereca [[video]].<ref> Laybourne 1998, pp. 35–36, 52–53.</ref> La "aspekto" de la tradicia acetata animacio estas ankoraŭ konservata, kaj la laboro de la rolula animaciisto restis esence la sama dum ĉirkaŭ la pasintaj 70 jaroj.<ref> Williams 2001, pp. 52–57.</ref> Kelkaj animaciistaj produktoroj uzis la terminon "tradicifereca" (ludo kunmetante la vortojn "tradicia" kaj "cifereca") por priskribi la acetatan animacion kiu faras etendan uzadon de la komputilaj teknologioj.