Animacio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 64:
La tradicia procezo de acetata animacio iĝis eksmoda komence de la 21a jarcento. Nuntempe, la desegnoj kaj fonoj de la animaciistoj estas ĉu skanitaj aŭ rekte desegnita en komputila sistemo.<ref> White 2006, p. 394.</ref> Variaj softvaraj programoj estas uzataj por kolorigi la desegnojn kaj ŝajnigi la kamerajn movadon kaj efikojn.<ref> Culhane 1990, p. 296.</ref> La fina animaciita peco estas produktita al unu el kelkaj komunikilaj rimedoj, kiaj la tradicia [[filmo 35mm]] kaj pli novaj komunikilaj rimedoj kiaj la cifereca [[video]].<ref> Laybourne 1998, pp. 35–36, 52–53.</ref> La "aspekto" de la tradicia acetata animacio estas ankoraŭ konservata, kaj la laboro de la rolula animaciisto restis esence la sama dum ĉirkaŭ la pasintaj 70 jaroj.<ref> Williams 2001, pp. 52–57.</ref> Kelkaj animaciistaj produktoroj uzis la terminon "tradicifereca" (ludo kunmetante la vortojn "tradicia" kaj "cifereca") por priskribi la acetatan animacion kiu faras etendan uzadon de la komputilaj teknologioj.
 
Ekzemploj de filmoj de tradicia animacio estas ''[[Pinokjo (filmo de 1940)|Pinokjo]]'' (Usono, 1940),<ref name="Solomon63–65"> Solomon 1989, pp. 63–65</ref> ''[[Besto-Bieno (filmo)|Animal Farm]]'' (Unuiĝinta Reĝlando, 1954), kaj ''La Iluziisto'' (Brit-Franca, 2010). Filmoj de tradicia animacio kiuj estis produktitaj danke al la helpo de komputila teknologio estas la jenaj ''[[The Lion King]]'' (Usono, 1994), ''[[La Princo de Egipto]]'' (Usono, 1998), ''[[Akira (filmo)|Akira]]'' (Japanio, 1988),<ref> Beckerman 2003, p. 80.</ref> ''[[La vojaĝo de Ĉihiro]]'' (Japanio, 2001), ''[[Les Triplettes de Belleville (filmo)|Les Triplettes de Belleville]]'' (Francio, 2003), kaj ''Brendan kaj la sekreto de Kells'' (Irland-Franc-Belga, 2009).
 
* '''Plena animacio''' aŭ '''kompleta animacio''' referencas al la procezo produkti alt-kvalitajn tradicianimaciitajn filmojn kiuj regule uzu detalajn desegnojn kaj akuratan movadon,<ref> Culhane 1990, p. 71.</ref> havante mildan animacian efikon.<ref> Culhane 1990, pp. 194–195.</ref> Tutanimaciitaj filmoj povas esti farataj laŭ vario de stiloj, el pli realismecaj animaciitaj verkoj kiel tiuj produktoritaj de la animaciaj studioj de [[Walt Disney Company]] nome (''[[La marvirineto (1989)|La marvirineto]]'', ''[[Beauty and the Beast (filmo de 1991)|Beauty and the Beast]]'', ''Aladino'', ''[[The Lion King]]'') al pli 'kartunecaj' stiloj de la animaciaj studioj de [[Warner Bros.]]. Multaj el la animaciaj roluloj de [[Disney]] estas ekzemploj de tutanimacio, kiel estas la ne-Disnejaj artaĵoj, ''[[The Secret of NIMH]]'' (Usono, 1982), ''[[The Iron Giant]]'' (Usono, 1999), kaj ''[[Nocturna (filmo)|Nocturna]]'' (Hispanio, 2007). Tutanimaciaj filmoj estas animaciitaj je 24 bildoj por sekundo, kun kombino de animacio en unuaj kaj duaj, signife ke desegnoj povas esti tenitaj por unu bildo el 24 aŭ por du bildoj el 24.<ref> Laybourne 1998, pp. 25–26.</ref>