André Cherpillod: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''André CHERPILLOD''' [Andre' Ŝerpijo'] (naskiĝis enla 9an de majo [[1930]]) estas [[franca esperantisto]], [[etimologio|etimologo]], [[terminologio|terminologo]], gramatikisto kaj [[interlingvistiko|interlingvisto]]. Estis fakinstruisto, en mezgrada lernejo, instruante natursciencon. Emeritiĝis en [[1990]]. Loĝas en Courgenard, Francio (departemento [[Sarthe]]). Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca lingvo kaj en Esperanto. Kunlaborinto de multaj periodaĵoj, i.a. de [[Franca Esperantisto]], [[La Gazeto]], [[La Kancerkliniko]], [[Monato_%28gazeto%29|Monato]] kaj aliaj. Dum pluraj jaroj li redaktis "[[La Jaro]] – Praktika Poŝkalendaro de Monato". De [[1992]] ĝis [[2010]] li estis membro de la [[Akademio de Esperanto]].
 
Li estas ankaŭ [[volapukologo]], li redaktis gramatikon de [[Volapuko]] en [[Esperanto]] kaj vortaron Esperanto-Volapuko.