Klasika araba: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''klasika araba''', nomata ankaŭ ''klera araba'', en [[araba]] العربيّة الفصحى aŭ ''korana araba'', estas varianto de la [[araba lingvo]]. La klasika araba estas la formo de la araba lingvo uzata en la tekstoj de [[Umajidoj]] kaj [[Abasidoj]] (7a al [[9a jarcento]]j). Ĝi estas bazata en la [[Mezepoko|mezepokaj]] [[dialekto]]j de la arabaj triboj. La [[moderna normiga araba]] estas rekta derivaĵo de la lingvo uzata moderne tra la tuta [[araba mondo]], uzata en la skribado kaj la formala [[parola lingvo]], por ekzemplo, por kelkaj [[diskurso]]j kaj radiaj elsendaĵoj. Dum la [[stilistiko]] kaj la [[vortotrezoro]] de la moderna normiga araba estas distinga de la klasika araba, la morfologio kaj la sintakso plurestis fundamente senŝanĝe. La lokaj dialektoj, tamen, pli draste ŝanĝiĝis. En la araba mondo oni faras malmultan distingon inter la klasika araba kaj la moderna normiga araba, ambaŭ estas nomataj al-fuṣḥā (الفصحى) en araba signife ''elokventa''.
 
== Historio ==
La deveno de la klasika araba troviĝas en la nordo kaj centro de la [[Arabio|araba duoninsulo]] kaj ĝi estas diferenca el la lingvoj de la antikva suda araba kiuj estis parolataj en la suda parto de la duoninsulo, nome en la teritorioj de la moderna [[Jemeno]]. La klasika araba estas la nura lingvo supervivanta de la lingvoj de la antikva norda araba. La surskribaĵo plej antikva en klasika araba datas de la 328 p.K. kaj ĝi estas konata kiel la «enskribaĵo de Namāra». Ĝi estis skribita per la nabatea alfabeto kaj trovita sude de [[Sirio]] en aprilo de 1901.
 
Post la [[Islama ekspansio]], la klasika araba iĝis grava lingvo je internacia nivelo kaj de religia praktiko, ĉar ĝi estas la lingvo en kiu estis verkita la [[Korano]]. Ties rilato kun la modernaj dialektoj estas simila al la rilato inter la [[latino]] kaj la [[latinidaj lingvoj]] aŭ inter la meza ĉina lingvo kaj la nuna [[ĉina]].
 
==Bibliografio==