Konservativismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 159:
* '''Prakonservismo''', '''prakonservativismo''' aŭ '''paleokonservativismo''' estas [[konservismo|konservisma]] kaj [[reakcio|reakciema]] politika filozofio, trovita ĉefe en [[Usono]], kiu emfazas [[tradicio]]n, limigitan [[registaro]]n, kaj [[civila socio|civilan socion]] kune kun [[Religio|religia]], [[Regiono|regiona]], [[Naciismo|nacia]] kaj [[Okcidento|Okcidenta]] identoj. Laŭ Michael Foley, klerulo pri internaciaj rilatoj, "prakonservistoj agitas limigojn de enmigrado, malfaron de [[multkulturismo|multkulturismaj]] programoj, malcentrigon de la federacia registaro, la relimigon de fremda komerco, pli grandan emfazon je ekonomia naciismo kaj [[izolismo]] en usona fremda politiko, kaj ĝenerale venĝeman vidpunkton pri socia ordo kiu, laŭ ili, bezonas repreni la tradiciajn liniojn distingajn kaj precipe la asignadon de roloj laŭ la kategorioj [[sekso]], [[etno]], kaj [[raso]]." Ĝenerale ili rigardas Usonon kiel [[Blanka naciismo|ŝtaton por blankaj eŭropanoj]] kaj kontraŭas miksadon inter kulturoj kaj rasoj.
 
== Komparo de Nov-konservismo ĉe kvar landoj ==
{{Ĉefartikolo|Nov-konservatismo}}
'''Nov-konservatismo''' aŭ '''Novkonservatismo''' (mallongita ''neocon'' en la angla, novkuloj) estas politika movado kiu aperis en Usono dum la 1960-aj jaroj. La novkuloj influis, notinde la politikon de [[George W Bush]] por la invado de Irako en [[2003]]. Gravaj novkuloj en la administracio de George W. Bush inkludis Paul Wolfowitz, Elliott Abrams, Richard Perle kaj Paul Bremer. La novkula influo manifestiĝis kun la doktrino de [[Reagan]] kontraŭ [[komunismo]] kaj [[Sovetio]]. Sed ĝi apogiĝis sur la Bush doktrino. Por Norman Podhoretz, la esenco de tia pensado asertis ke Usono ludis la rolon de la potenco de la Bono.
 
==Psikologio==