Homturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
Super la ''pinya'' povas esti ĝis du pliaj niveloj de apogantoj: la ''folre'' (ingo) kaj la ''manilles'' (mankatenoj).
 
Sekve, tiuj kiuj staras sur la ''baixos'' nomiĝas laǔorde de sia etaĝo : ''segons, terços, quarts, quints, sesens'' (duaj, triaj, kvaraj, kvinaj, sesaj). La lastajn tri etaĝojn okupas[https://eo.wikipedia.org/wiki/Homturo?veaction=edit# Esperanto x sistemo] la ''pom de dalt'' (supera grapolo). Tiu konsistas el:
* du ''dosos'' ("du-oj" au "duopanoj");
* super ili, la ''encotxador'' ("kaǔranto") aǔ ''aixecador'' ("montanto"), normale infano;
* super li aǔ ŝi, la ''enxaneta'', infano kies atingo de la turpinto, kune kun mangesto nomiĝanta ''aleta'' (flugileto), indikas la kompletiĝon de la homturo.
Tiuj estas la bazaj pozicioj en homturo; aliaj eblecoj ekzistas.
 
Homturo nur konsideriĝas kompleta - ''carregat'' (ŝarĝita) - ekde kiam la ''enxaneta'' faras la ''aleta-''geston. Tamen, por plena sukceso (kaj plenaj poentoj, kiam temas pri konkurso) necesas la malkonstruo de la turo sen falo, kaj tia turo estas konsiderita ''descarregat'' (malŝarĝita). Homturo kiu falas antaŭ la kompleta ŝarĝo estas ''intent'' (provo); kiam oni ordonas kaj senfale finas la malkonstruon de la turo antaŭ la kompletiĝo ĉar oni antaŭvidas malstabilecon kaj falon, tion oni nomas ''intent desmuntat'' (provo malkonstruita).
[[kategorio:Mondaj heredaĵoj en Hispanio]]