Greka lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 75:
=== Modernaj formoj ===
<!-- ĉi tiu sekcio estu vortumita pli neŭtrale! -->
La '''[[moderna greka]]''' estas konsiderata la lasta etapo en la evoluo de la greka lingvo, kaj ĝi korespondas al la variaĵo de tiu lingvo parolata ekde la Moderna Epoko ĝis la aktualo. Oni uzas simbole kiel naskodato la jaron de la [[Sieĝo de Konstantinopolo]] (1453), kvankam tiu dato ne korespondas kun klara lingva limo kaj multaj de la modernaj fonetikaj trajtoj de la lingvo jam estis aperintaj antaŭ jarcentoj.
 
'''Novgreka lingvo''' estas la teĥnika termino por la ''tutaĵo'' de la lingvaj evoluŝtupoj de la greka idiomo post la [[Otomana imperio|otomanaj]] konkeradoj, kies kulmino atingiĝis en [[1453]] per la falo de [[Konstantinopolo]]. Antaŭe oni ĝin nomu pli bone ''greka bizanca''. Sed ankaŭ dum la tempo de la turka jugo la greka funkciis kontinue kiel diplomata kaj klereca lingvo.