'''Brazilo''' ({{lang-pt|Brasil}}, prononcata "''Braziŭ''" [[Brazila portugala|[bɾɐziw]]]), oficiale la '''Federacia Respubliko BraziloBrazila''', portugale ''{{lang|pt|República Federativa do Brasil}}''), estas lando en [[Sudameriko]]. Ĝi estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post [[Rusio]], [[Kanado]], [[Usono]] kaj [[Ĉinio]], kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post [[Ĉinio]], [[Barato]], [[Usono]], kaj [[Indonezio]]). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon estis la [[Portugalio|portugalo]] [[Pedro Álvares Cabral]] en [[1500]]. La lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la [[indiĝenoj]]. Al ili aldoniĝis [[afriko|afrikaj]] negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis [[1888]]. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de [[Eŭropo]] kaj [[Japanio]].