Armilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
 
Pli ĵuse, oni inventis nemortigajn armilojn, desegnitaj por esti uzataj fare de preskaŭmilitaj grupoj, policoj aŭ eĉ luktantaj trupoj, kaj kies celo estas okazigi damaĝojn sufiĉajn por neutraligi kontraŭanton (aŭ fuĝinton) sen okazigi la morton kaj malpliigante sian efikon sur la medio.<ref> Actas del Congreso de los Estados Unidos, pp. 115-126.</ref> Tamen ankaŭ tiuj, en precizaj okazoj, eĉ nevole, povas okazigi mortojn eĉ neatendite, ekzemple pro koratako, frapon en grava organo ktp. En la praktiko, oni komprenas ke ajna elemento kapabla damaĝi povus esti konsiderata armilo (eĉ se tio ne estas ties ĉefa funkcio), depende de la cirkonstancoj kaj celoj de ties uzado. Simila kriterio estas konsiderita en [[Juro]], kie la pugno, kvankam ties tuja funkcio ne estas grava damaĝo, povas esti konsiderata armilon, kaj fakte tro ofte ĝi okazigismortojn, kvankam foje nevole. Tamen laŭ la aktuala [[puna juro]] de multaj landoj, artefako ne povas esti konsiderata armilo se ĝi ne estis kreita por la specifa celo ataki aŭ defendi.
 
== Teoria koncepto ==
Oni difinas ĝenerale armilon kiel objekto aŭ instrumento kiu utilas por ataki aŭ defendi. La baza funkcio de armilo ne ŝanĝis ekde la antikveco. La armiloj faras unu aŭ pliajn agojn inter la jenaj:
# Koncentri [[premo]]n: la akriigita pinto de ŝtono aŭ eĉ simpla akrapinta bastoneto aplikos pli da forto por area mezunuo kaj konsekvence faros multe pli da damaĝo ol la senpinta flanko. La [[dureco]] de la materialo determinas la kapablon apliki aŭ rezisti la premon. Tiele oni akrigis simplan [[kulero]]n en [[karcero]]j por armiligi ilon ne armilan dekomence.
# Akumuli [[energio]]n: objekto akumulas kinetan energion dum iu akcelas ĝin kaj liveras tiun energion, en pli mallonga tempero, sur la celo; tiele oni amplifikas la [[povumo]]n de la objekto kaj la povon de la armuzanto. Sur tiu bazo apogiĝas la ŝerca frazo: "Mi ne timas la kuglojn, sed ties rapidecon".
# Projekcii [[forto]]n: ŝtono lanĉita aŭ longa bastono ebligas damaĝi kontraŭulon el preciza distanco: tuj du ekzemploj povus esti inter la plej antikvaj armiloj. La damaĝo derivas el la [[kineta energio]] akumulita dum la itinero, disigita en la momento de la frapo.<ref>Sur tiu sama fizika principo oni desegnas nuntempajn armilojn, kiaj la [[municio|kugloj]] de malplena pinto.</ref>
# Aliflanke, la modernaj armiloj povas kombini variajn el tiuj faktoroj por okazigi pli grandan detruon.
 
La armiloj povas esti poratakaj -taŭgaj por ke la transformo de energio venu sur celo-, aŭ pordefendaj, intencitaj al neutraligo, evito aŭ almenaŭ absorbado de parto de la energio ke malamiko povus koncentri sur iu.
 
== Historio de armo kaj armado ==