Armilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 100:
 
'''Armindustrio''' aŭ '''armilindustrio''' inkludas la komercan industrion dediĉita al la esplorado, disvolvigo, produktado kaj servo de materialo, ekipoj kaj armeaj instalaĵoj. La [[entrepreno]]j produktantaj de armiloj, konataj ankaŭ kiel kontraktistoj de defendo aŭ de la militista industrio, produktas armilojn ĉefe por la [[armitaj fortoj]] de la [[ŝtato]]j. Ankaŭ registaraj instancoj (institucioj, servoj, publikaj entreprenoj) funkcias en la industrio armilara, la aĉeto kaj vendo de armiloj, [[municio]] kaj aliaj armeaj artikoloj. La produktoj inkludas [[pafilo]]jn, [[municio]]n, [[misilo]]jn, armeajn aviadilojn, armeajn veturilojn, [[ŝipo]]jn, elektronikajn sistemojn, inter aliaj. La industrio de armiloj ankaŭ realigas projektojn de esplorado kaj disvolvigo.
 
== Regularo rilata al armiloj ==
=== Unuiĝintaj Nacioj ===
La 2an de Aprilo 2013, la [[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj]] adoptis la unuan Traktaton pri la komerco de armiloj, per 154 voĉdonoj poraj, tri kontraŭaj (de [[Sirio]], [[Irano]] kaj [[Nord-Koreio]]) kaj 23 sindetenoj (inter kiuj rimarkinde [[Rusio]], [[Ĉinio]], [[Barato]], [[Egipto]], [[Indonezio]], [[Pakistano]]). Tiu internacia jura instrumento malfermiĝis por [[Ratifo|esti ratifita]] el la 3a de junio 2013 kaj ĝi devis akiri 50 subskribojn por veni al valideco. Ĉiu lando estis libera subskribi aŭ ne la traktaton kaj ratifi ĝin. La 25an de Septembro 2014, la limo de la 50 ratifoj de la Traktato estis trapasata, kaj la 24an de Decembro 2014, la Traktato ekvalidiĝis post 90 tagoj el la dato de la 50a ratifo, kiel estis postulita de la artikolo 22a de la Traktato<ref>[http://www.un.org/press/fr/2014/CD3522.doc.htm Après ses 50 ratifications, le Traité sur le commerce des armes entre en vigueur le 24 décembre 2014], [[Unuiĝintaj Nacioj]], 25a de Septembro 2014</ref>. El tiam, por la landoj kiuj estis subskribintaj ĝin, estos kontrolataj la eksportado, la importado, la transirado, la transŝipiĝo kaj la vendado de armiloj. Kontraste, ĝi ne estis aplikata al la internacia transporto fare de ĉiu ŝtato membro aŭ je ties konto de klasikaj armiloj «destinitaj al ties uzado, dum tiuj armiloj restu ties propraĵo». Ĝi indikas ok kategoriojn de armiloj: nome [[tanko]]j, blendaj militveturiloj, sistemoj de artilerio de granda kalibro, milit-[[aviadilo]]j, milit-[[helikoptero]]j, [[militŝipo]]j, [[misilo]]j kaj misil-lanĉiloj, kaj malgrandkalibraj armiloj. Pri [[municio]], ĉiu ŝtato membro de la traktato estas postulata institucii kaj ĝisdatigi «reĝimon de ŝtata kontrolo por reguligi la eksportadon de municioj por esti pafitaj, lanĉitaj aŭ liveritaj inter klasikaj armiloj» menciitaj kaj aplikas la disponaĵojn antaŭviditajn de la teksto antaŭ permesi la eksportadon de municio. Tiu traktato malfaciligu la liveradon de mortigaj armiloj al la [[nigra merkato]] kaj kontribuu eviti ke [[militsenjoro]]j, [[pirato]]j, [[terorismo|teroristoj]] kaj aliaj krimuloj akiru tiajn armilojn<ref>[http://www.un.org/apps/newsFr/storyF.asp?NewsID=30078&Cr=Armes&Cr1=#.UV2R6k81_4g L'Assemblée générale de l'ONU adopte le Traité sur le commerce international des armes], dokumento de UN, de 2a de Aprilo 2013</ref>, <ref>[http://www.rts.ch/video/info/journal-19h30/4791851-l-assemblee-generale-de-l-onu-a-adopte-le-premier-traite-sur-le-commerce-des-armes-conventionnelles.html L'Assemblée générale de l'ONU a adopté le premier traité sur le commerce des armes conventionnelles], novaĵoj de la ''Radio télévision suisse'', de la 3a de Aprilo 2013</ref>.
 
=== Eŭropa Unio ===
Estis adoptita ''kondutkodo de la Eŭropa Unio pri armilaro'', jure deviga, la 10an de Decembro 2008 fare de la Konsilio de eŭropaj ministroj por eŭropaj aferoj. Ĝi anstataŭas la volontan kondutkodon de 1998<ref>Kodo de bona konduto por la vendado de armiloj, Le Monde, 12a de Decembro 2008.</ref>. Oni devas respekti ok kriteriojn, inter kiuj la respekton al la [[homaj rajtoj]] kaj al la internacia humanitara juro en la landoj de fina destino.
 
== Specoj de armoj ==