Miroslav Smyčka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e etaj tajperaroj
e forigita "riĉigas" (M.S. mortis)
Linio 30:
''Mi esperantiĝis en 1950-aj jaroj en Opava, membris tiean klubon, samkiel poste en 60-aj j. en Č. Budějovice. - Translokiĝinte en j. 1970 al Ústí n.L. mi komencis aktivi kiel E-a kantisto kaj deklamisto lige kun E-poeto kaj kantpoezia tradukisto Jiří Kořínek + lia bofilo, E-a publicisto Vlastimil Novobilský. - En la j. 1971 mi kante partoprenis UK de UEA en Londono, en 1973 en Beogrado, poste kiam E-o fariĝis (ĉe ni post fera kurteno) „danĝera lingvo", mi sukcesis kiel kantisto elvojaĝi nur al UK en Varna (1978) kaj Rotterdam (1988) kaj post la falo de fera kurteno al Vieno (1992) - fine ĉe ni en Prago (1996). - Krome mi kantis kaj deklamis dum pluraj fakaj kongresoj (SAT, IKUE, KELI, IFEF) kaj kelkaj naciaj kongresoj. ''
 
S-ano Smyčka estas tre konata ne nur en la ĉeĥa Esperanta medio, sed ankaŭ eksterlande, kiel fervora preleganto, deklamanto, sed precipe kantisto. Per sia arto li riĉigis kaj riĉigas multajn Esperantajn kongresojn, festivalojn, konferencojn, kunvenojn kaj aliajn entreprenojn.
El la longa vico estu nomataj almenaŭ: Universalaj Kongresoj en [[Londono]], [[Beogrado]], [[Roterdamo]], [[Vieno]], [[Varno]] kaj [[Prago]]; Kongresoj de [[IFEF]] en [[Ĉervia]], [[Košice]] kaj [[Tábor]]; [[SAT-Kongreso|Kongresoj de SAT]] en [[Strážnice]], [[Aŭgsburgo]] kaj [[Karlovy Vary]]; Kongresoj de [[GEA]] en [[Leipzig]], [[Freital]], [[Karlovy Vary]], [[Mülheim]] kaj [[Lubeko]]; Kongresoj kaj konferencoj de [[IKUE]] ([[Olomouc]], [[Kroměříž]]), [[KELI]] ([[Jánské Lázně]]), kulturaj festivaloj en [[Lesjöfors]], [[Seifhennersdorf]], ktp.