Monto Likabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e bildo
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
== Etimologio ==
La etimologio de ĝia nomo ne estas certa. Oni pensis, ekzemple, ke tiu alteco estis rifuĝejo por lupoj ({{Lang-grc|lukoi}}) aŭ ke ĝi surhavus sanktejon dediĉitan al [[Liko]], filo de Pandiono ({{Lang-grc|lukios}}). Ŝajne oni trovu klarigon en la ekzisto de malnovgreka termino ''lukabas'', kies signifo estas: «&nbsp;jaro&nbsp;». Ja, oni scias ke en suda [[Germanio]] kaj en [[Svislando]], oni nomas ''"Jahresberg"'' montojn sur kies supro sunapero indikas komencon de [[printempo]], kaj do de la [[jaro]], en la malnova [[Julia kalendaro]] (germane, ''Jahr'' signifas «&nbsp;jaro&nbsp;»). Eble Monto Likabeto, vidita de iu loko havis similan funkcion, sed tio aperas sur neniu malnova dokumento<ref>Louis Deroy et Marianne Mulon, ''Dictionnaire des noms de lieux'', éditions Le Robert, 1994 {{ISBN|285036195X}}</ref>.
 
==Instalaĵoj==
La [[Funikularo de Likabeto]] (greke Τελεφερίκ Λυκαβηττού) estis konstruita en la 1960-aj jaroj de la Nacia Organizo de la Turismo (EOT, greke Εθνικός Οργανισμός Τουρισμού) kaj estis inaŭgurita la 18-an de aprilo 1965. La finaj stacioj situas sur Strato Aristippou, en Kolonaki, kaj ĉe la Kapelo de Sankta Georgo, proksime al la supro de la monteto. Inter la finaj stacioj, la linio estas tute en [[tunelo]].
 
{{clr|left}}