Brazilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{prononco}}
Linio 134:
 
== Geografio ==
Brazilo havas 8.514.877 km² de areo, kaj estas la kvina lando en la mondo laŭ grandeco. Ĉiuj teroj en Brazilo estas kultiveblaj kaj plimalpli fertilaj, dum granda parto de aliaj pli grandaj landoj ([[Rusio]], [[Kanado]], [[Ĉinio]] kaj [[Usono]]) estas dezertoj aŭ nekultiveblaj teroj. Ne estas en Brazilo dezertoj, krom apudmara dezerteto [[Lençóis Maranhenses]] (270 km²), la nura varma dezerto en la mondo kun abunda dolĉa akvo, kiu estas turismejo. Brazilo havas plej grandajn riverojn kaj tropikajn arbarojn en la mondo en [[Amazonio]]. Krom tio, estas interesaj [[biomo]]j kiel [[Pantanalo]], [[Caatinga|KatingaoKaatingo]] kaj [[Atlantika arbaro]]. Ne estas grandaj [[monto]]j aŭ [[vulkano]]j.
 
En Brazilo estas ĉirkaŭ 5 mil urboj, multaj kun pli ol 1 miliono da loĝantoj, kaj eĉ [[San-Paŭlo]] kun pli ol 10 milionoj da loĝantoj.
[[Dosiero:Brazilaj biomoj.jpg|eta|311x311ra|Brazilaj biomoj]]
 
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava [[ekologio|ekologia]] sistemo, la [[Amazona arbaro]], kaj la [[Amazono]], la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la [[Pantanalo]], grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo [[Rio-de-Ĵanejro]] kaj la potenca [[San-Paŭlo]], financa centro de la lando, kaj [[Ouro Preto]] (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de [[Aleijadinho]], la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, [[Igŭacuo]], deklarita de [[Unesko]] kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.