Nordio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
786r (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
786r (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
Jena regionigo estas parte geografia, parte historia, parte politika. Geografie, pro la aparteco kaj distanco al la kultura kaj milita centro de [[Eŭropo]] ([[Grekio]], [[Italio]], [[Francio]], [[Germanio]], [[Rusio]], ktp).
 
[[Dosiero:Kalmar Union ca. 1400.svg|thumb|La [[Unio de Kalmar]] dum la komenco de la 15-a jarcento.]]
[[Dosiero:Margaret_of_Denmark,_Norway_%26_Sweden_(1389)_effigy_2010_(2).jpg|thumb|La reĝino [[Margareta la 1-a]] de Danio, Norvegio kaj Svedio.]]
Historie, ĉar la skandinavoj kaj la islandanoj kaj la [[svedlingvaj finnlandanoj]] kaj la feroanoj ĉiuj idas de la ĝermanaj [[vikingoj]], parolante [[pranordlanda lingvo|pranordlandidan]] kaj tial parte interkompreneblaj, precipe en Skandinavio, kie danoj, norvegoj kaj svedoj plej ofte ne bezonas kroman interlingvon. La alia lingvaro de Nordio estas la [[Finn-ugra lingvaro|finn-ugra]], parolata fare de finnoj kaj [[sameoj]] en la tuta plejnordejo kontinenta de Nordio (kaj iom en najbara provinco de [[Rusio]]). La kulturoj kaj regaj sistemoj de la nordiaj landoj tre similas unu la alian. Ĉiuj landoj de Nordio krom Finnlando, kaj ankaŭ [[Estonio]] (kaj aliaj landoj), uzas [[krono (valuto)|krono]]n kiel valuton. Finnlande uzatas [[Eŭro]]n.
 
Linio 28 ⟶ 30:
Antaŭ pli ol mil jaroj, la nordianoj multe ĝenis al la mondo, vikingumante tra Eŭropo, ĉeeŭropaj [[Azio]] kaj [[Afriko]], kaj eĉ en Gronlando kaj [[Nordameriko]], kiujn ili kiel la unuaj eŭropanoj malkovris. Hodiaŭ, la kvin landoj estas fame konataj tra la mondo kiel pacamaj demokratioj kopiindaj.
 
Ĉiuj [[flago]]j de Nordio, krom la [[Sameio|Sameia]] kaj la Gronlanda, dividas komunan trajton: unukolora fono sub [[Skandinava kruco]] – krista kruco maldekstren turnita ĝishorizontale.
 
{{fonto mankas<!-- ĉu de la nordia konsilio, eble? -->|La simbolo de Nordio}} estas kvin cignoj flugantaj.