Benigno Bejarano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
==Biografio==
Li naskiĝis en Alburquerque ([[Provinco Badajoz|Badajoz]]) el familio de gapatrojgepatroj kaj geavoj de la menciita urbo. Li estis la plej juna el tri gefratoj. En 1922 li estis pardonita el [[militservo]], sed la 1an de aŭgusto 1923 li estis rekrutita, suferis problemojn en la armeo, dizertis kaj estis arestita en aŭgusto de 1925. Poste li estis forpardono en julio de 1927.<ref>Enrique García Fuentes, "Estudio" en Benigno Bejarano, ''El fin de una expedición sideral (Viaje a Marte)'', Editora Regional de Extremadura, Mérida, 2012. pp. 11-76, por tiuj kaj la cetero de informo.</ref>
 
En [[1929]] li publikigis felietone en la gazeto ''Lecturas''. Ankaŭ en aliaj publikaĵoj, kiel ''El Progreso'', ''España Nueva'', ''Solidaridad Obrera'' de Bilbao, ''Estudios. Revista ecléctica'', ktp. Ekzilita en Francio fine de la Diktaturo de [[Primo de Rivera]], li revenis al Hispanio post la proklamo de la [[Dua Hispana Respubliko|Respubliko]], plupublikigis, speciale en la etoso ligita al la [[C.N.T.]] al kiu li aliĝis, ene de la reformisma sektoro, kaj post la respublika malvenki, li denove ekziliĝis al Francio. La [[Gestapo]] arestis lin en 1942 kaj li pasos al diversaj [[naziaj koncentrejoj]] ĝis oni mortigis lin pergase en "fantoma" kamiono en la somero de 1944.<ref>Pri la preciza dato de lia morto estas diversaj hipotezoj, el kiuj neniu konfirmita.</ref>