Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 619:
 
==Artikoloj pri kemio==
Saluton kaj dankon pro la plibonigoj en la listo de la 1000 havendaj artikoloj. [[Acido]] jam kuŝas en la meza kategorio sed kun [[Analiza kemio]] okazis du problemoj. Ŝajne kiam vi komencis vian laboron tie, vi forigis finan ŝablonon de havenda artikolo, sed estas mistero ke post mi restarigis la ŝablonon ankoraŭ estas 999 artikoloj (same kiel antaŭ la restarigo), fakte estas unu perdita delonge, eble pro la sama tialo: forigo de la ŝablono kio estas la neceso por ke aperu tiu verda marko supre kaj dekstre de la havendaj artikoloj. Krome kvankam oni atingis 10 000 bitokojn, la artikolo ankoraŭ restis en la kategorio de Etaj; tamen mi aldonis nur tri bildojn kaj tri librotitolojn kaj tio sufiĉis por plialtigi certe al la meza kategorio. Do, ĉio en ordo tiurilate kaj mi ripetas la dankojn. Nun mi iom prilaboras la artikolon [[Arĝento]] kaj aldonas artikolojn por ke aperu bluaj ligiloj kaj ne ruĝaj. Tamen mi dubas kiel bluigi artikolojn por [[bromido]] kaj [[jodido]], se mi ne eraras, fareblaj el la portugalaj Brometo kaj Iodeto aŭ de alilingvaj korespondaĵoj. Ĉu vi volus fari tiujn du artikolojn eĉ se nur kiel ĝermo, tio estas kun almenaŭ tri frazoj kaj du tri ligiloj? Dankon. Se vi ne povas aŭ estas engaĝita aliloke, ne gravas, mi faros tion poste sed mi timas fuŝi.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 19:30, 25 maj. 2017 (UTC)
:Dankegon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:16, 26 maj. 2017 (UTC)