Placo de Herooj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
La imponan aspekton de la Placo de Herooj donas tri artaj konstruaĵoj: Miljarjubilea Memorpalaco, [[Belarta Muzeo (Budapeŝto)|Belarta Muzeo]] kaj [[Arthalo Budapeŝto]]. Ĝin najbaras la Marŝa Placo, sur kiu oni ofte festas, faras programojn.
 
Ilin oni konstruis en la jaro [[1896]] okaze de la miljara datreveno de patrujokupo laŭ la planoj de skulptistoj [[György Zala]] kaj [[arkitekto]]j [[Albert Schickedanz]] kaj [[Fülöp Ferenc Herzog]]. Meze sur 36 metrojn alta [[kolono]] staras Ĉefanĝelo Gabrielo kun flugiloj. Sur la kvadrata altaĵo staras la statuoj de sep [[veziro]]j de patrujokupantoj. Antaŭ ili troviĝas memortabulo por [[heroo]]j, kiuj oferis siajn vivojn por la libereco kaj la nacia sendependeco. Malantaŭ la artaĵoj en duonrondo inter ornamitaj kolonoj - kvazaŭ hungara [[panteono]] - viciĝas la statuoj de elstaraj hungaraj personoj de la [[reĝo]] [[Stefano la 1-a (Hungario)]] ĝis [[Lajos Kossuth]] la gvidanto de liberecbatalo kontraŭ [[Habsburgoj]] en [[1848]]-[[1849]].
 
Sub [[krusto]] de la placo [[metroo]] trafikas.