Ateno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 391:
===Urba skulptarto===
Tra la tuta urbo povas troviĝi kelkaj statuoj aŭ bustoj. Krom la novklasikaĵoj de [[Leonidas Drosis]] ĉe la Akademio de Ateno (Platono, Sokrato, Apolono, Atena), aliaj elstaraĵoj estas la statuo de [[Tezeo]] fare de [[Georgios Fitalis]] ĉe Tizeio, de helenofiloj kiel [[Lord Byron]], [[George Canning]] kaj [[William Gladstone]], la [[rajda statuo]] de [[Theodoros Kolokotronis]] fare de [[Lazaros Sochos]] antaŭ la Malnova Parlamento, statuoj de [[Ioannis Kapodistrias]], [[Rigas Feraios]] kaj [[Adamantios Korais]] ĉe la Universitato, de [[Evangelos Zappas]] kaj [[Konstantinos Zappas]] ĉe la Zapejo, de [[Ioannis Varvakis]] ĉe la Nacia Ĝardeno, la "lignorompisto" de [[Dimitrios Filippotis]], la rajda statuo de [[Alexandros Papagos]] ĉe Papagu distrikto kaj variaj bustoj de luktantoj de la Grekia sendependeco ĉe la ''[[Pedion tou Areos]]''. Grava mejloŝtono estas ankaŭ la [[Tombo de la Nekonata Soldato]] en Sintagma.
 
===Kvartaloj===
La municipo Ateno, nome urba centro de la Atena Urba Areo, estas dividita en kelkaj distriktoj: Omonoia, Sintagma, Eksarĥeia, Agios Nikolaos, Neapolis, Likavitos, Lofos Strefi, Lofos Finopulu, Lofos Filopapu, Pedion Areos, Metaksurgeio, Agios Kostantinos, Larisa Stacio, Keramikos, Psiri, Monastiraki, Gazi, Tision, Kapnikarea, Agia Irini, Aerides, Anafiotika, Plaka, Akropolo, Pnika, Makrigiani, Lofos Arditu, Zapejo, Agios Spiridon, Pangration, Kolonaki, Deksameni, Evangelismos, Guva, Agios Ioannis, Neos Kosmos, Kukaki, Kinosargus, Fiks, Ano Petralona, Kato Petralona, Ruf, Votanikos, Profitis Daniil, Akadimia Platonos, Kolonos, Kolokintu, Placo Atikis, Lofos Skuze, Sepolia, Kipseli, Agios Meletios, Nea Kipseli, Gizi, Poligono, Ampelokipoi, Panormu-Gerokomeio, Pentagono, Elinoroson, Nea Filotei, Ano Kipseli, Turkovunia-Lofos Patacu, Lofos Elikonos, Koliacu, Timarakia, Kato Patisia, Treis Gefires, Agios Elefterios, Ano Patisia, Kipriadu, Menidi, Prompona, Agios Panteleimonas, Pangrati, Gudi kaj Ilisia.
 
== Vizitindaĵoj ==