Viena Agadismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Viena Agadismo''' estis mallonga kaj agita movado en la arto de la 20-a jarcento. Ĝi povas esti rigardita kiel parto de multaj sendependaj klopodoj en la 1960-aj jaroj po...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Viena Agadismo''' estis mallonga kaj agita movado en la arto de la 20-a jarcento kiu agadis ĉefe en [[Vieno]]. Ĝi povas esti rigardita kiel parto de multaj sendependaj klopodoj en la [[1960-aj jaroj]] por disvolvigo de la "performance art" (ludarto, Fluxus, happening, agadpentrarto, korp-arto, ktp.). Ties ĉefaj partoprenantoj estis [[Günter Brus]], [[Otto Mühl]], [[Hermann Nitsch]], kaj [[Rudolf Schwarzkogler]]. Kiel "agadistoj", ili estis aktivaj inter 1960 kaj 1971. Plej pluigis siajn artajn laborojn sendepende el la komenco de la [[1970-aj jaroj]] antaŭen.
 
Dokumentaro de la laboro de tiuj kvar artistoj sugestas ke ne estis konscie disvolvigita sento de movado aŭ ajna kultivado de membreca statuso en "agadisma" grupo. Pli ĝuste, tiu nomo estis aplikita al variaj kunlaboraj verkoj faritaj inter tiuj kvar artistoj. Malcolm Green citis komenton de Hermann Nitsch, "Viena Agadismo neniam estis grupo. Nombraj artistoj reagis al partikularaj situacioj kiujn ili trafis, ene de partikulara tempoperiodo, kaj kun similaj rimedoj kaj rezultoj."<ref> Brus Mühl Nitsch Schwarzkogler. Writings of the Viennese Actionsts London, Atlas Press, 1999. Malcolm Green, eld.</ref>