Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 129:
[[File:13-08-30-wien-by-RalfR-123.jpg|thumb|Moderna [[Vieno]], [[Vienna International Centre]] kun la oficejoj de [[Unuiĝintaj Nacioj]] kaj la Turo DC 1.]]
Aŭstrio estas la [[Listo de landoj laŭ MEP po kapo|12a plej riĉa lando]] en la mondo laŭ terminoj de MEP ([[Malneta Enlanda Produkto]]) po kapo,<ref> "Austria". International Monetary Fund. [http://www.imf.org/external/pubs/ft/weo/2012/01/weodata/weorept.aspx?sy=2009&ey=2012&scsm=1&ssd=1&sort=country&ds=.&br=1&c=122&s=NGDPD%2CNGDPDPC%2CPPPGDP%2CPPPPC%2CLP&grp=0&a=&pr.x=37&pr.y=14] Alirita la 2an de Julio 2017.</ref> havas bone disvolvigitan [[Sociala merkatekonomio|socialan merkatan ekonomion]], kaj altan [[vivnivelo]]n. Ĝis la 1980-aj jaroj, multaj el la plej grandaj industriaj firmaoj de Aŭstrio estis ŝtatigitaj; en ĵusaj jaroj, tamen, [[privatigo]] malpliigis la ŝtatan posedaĵon al nivelo komparebla al aliaj eŭropaj ekonomioj. La [[laborista movado]] estas partikulare forta en Aŭstrio kaj havas grandan influon sur la laborpolitiko. Krom tre disvolvigita [[industrio]], internacia [[turismo]] estas la plej grava parto de la nacia [[ekonomio]].
[[File:BlueEurozone.svg|thumb|left|Aŭstrio estas parto de la valuta unio, nome [[eŭrozono]] (malhelblue), kaj la unika merkato de [[Eŭropa Unio]].]]
 
Germanio historie estis la ĉefa komerca partnero de Aŭstrio, kio faras ĝin vundebla al rapidaj ŝanĝoj en la germana ekonomio. Ekde kiam Aŭstrio iĝis membra ŝtato de la [[Eŭropa Unio]], ĝi akiris pli fortajn ligojn al aliaj EU ekonomioj, kio malpliigis sian ekonomian dependon el Germanio. Aldone, membreco de EU okazigis alfluon de eksterlandaj investistoj allogitaj de la aliro de Aŭstrio al la unika eŭropa merkato kaj de ties proksimeco al la novaj ekonomioj de la Eŭropa Unio. La kresko en MEP atingis 3.3% en 2006.<ref> Reala kresko de MEP – Elspeza flanko, havigita de la Aŭstria Nacia Banko (germane) [https://www.oenb.at/isaweb/report.do?&lang=EN&report=7.7] Alirita la 3an de Julio 2017.</ref> Almenaŭ 67% el la importoj de Aŭstrio devenas el aliaj ŝtatoj membroj de la Eŭropa Unio.<ref> "OEC – Austria (AUT) Exports, Imports, and Trade Partners". atlas.media.mit.edu. [http://atlas.media.mit.edu/en/profile/country/aut/] Alirita la 3an de Julio 2017.</ref>