Konkero de Meksiko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Konkero de Meksiko''' ĉefe referencas al submetado de la Ŝtato MeksikaAzteka, atingita de Hernán Cortés je la nomo de la reĝo [...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:17, 4 jul. 2017

La Konkero de Meksiko ĉefe referencas al submetado de la Ŝtato MeksikaAzteka, atingita de Hernán Cortés je la nomo de la reĝo Karolo la 1-a de Hispanio kaj favore al la Hispana Imperio inter 1519 kaj 1521. Finfine la 13an de aŭgusto de 1521 la urbo Meksiko falis en povo de la hispanaj konkistadoroj, post du jaroj de ardaj klopodoj, militaj, politikaj kaj konspiraj, en kiuj partoprenis, kun la hispanoj, ankaŭ indiĝenaj popoloj deantaŭe subpremitaj kaj vasaligitaj de la meksikoj, en intenco ribela — profite de la alianco kun la ĵus alvenintoj — for de la truditaj vivkondiĉoj en kiuj ili vivis. Tiu fakto markis la komencon de la hispana koloniigo kaj de la sekva nasko de la mestiza lando Meksiko.