Konkero de Meksiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Konkero de Meksiko''' ĉefe referencas al submetado de la Ŝtato MeksikaAzteka, atingita de Hernán Cortés je la nomo de la reĝo [...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Konkero de Meksiko''' ĉefe referencas al submetado de la [[Azteka imperio|Ŝtato Meksika]] aŭ [[Aztekoj|Azteka]], atingita de [[Hernán Cortés]] je la nomo de la reĝo [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 1-a de Hispanio]] kaj favore al la [[Hispana Imperio]] inter 1519 kaj [[1521]]. Finfine la 13an de aŭgusto de 1521 la urbo [[Meksikurbo|Meksiko]] falis en povo de la hispanaj ''[[konkistadoro]]j'', post du jaroj de ardaj klopodoj, militaj, politikaj kaj konspiraj, en kiuj partoprenis, kun la hispanoj, ankaŭ indiĝenaj popoloj deantaŭe subpremitaj kaj vasaligitaj de la meksikoj, en intenco ribela — profite de la alianco kun la ĵus alvenintoj — for de la truditaj vivkondiĉoj en kiuj ili vivis. Tiu fakto markis la komencon de la hispana koloniigo kaj de la sekva nasko de la mestiza lando [[Meksiko]].
 
Kiam alvenis la hispanoj, en 1519, la meksika imperio estis tre juna kaj multaj el la subpremataj popoloj ankoraŭ konservis la memoron pri sia sendependa vivo; krome, anstataŭ konsideri Motekuhzoman kiel sian reganton, ili lin timis kaj malamis. Tiel, la vasalaj popoloj ne vidis en la hispanoj konkerantojn, sed liberigantojn. Alia grava faktoro estis, ke [[Motekuhzoma]] mem kredis, ke la alveno de la hispanoj estis la plenumo de antikva tolteka profetaĵo, kiu diris, ke la dio [[Kecalkoatlo]] iam revenos el oriento. Tial, almenaŭ en la komenco, la meksikoj praktike ne rezistis la avancon de la hispanoj, sub la komando de [[Hernán Cortés]]. La hispanaj trupoj, aliancitaj kun la popoloj rivalaj de la meksikoj, sieĝis Tenoĉtitlanon, kiu finfine falis la 13an de aŭgusto de [[1521]].
 
La militan konkeron sekvis la spirita. En 1523 alvenis en Meksikon la unuaj misiistoj por [[kristanismo|kristanigi]] la indianojn, ĉefe la junajn, kun la ideo prepari ilin por la sacerdota laboro. Sed jarojn poste estis forĵetita la eblo, ke la indianoj atingu ekleziajn gradojn kaj ankaŭ estis abandonitaj la klopodoj studi kaj konservi ties lingvojn. Tiel komenciĝis la malaperado de la antikvaj kulturoj.
 
 
{{redaktata}}