Konkero de Meksiko: Malsamoj inter versioj

107 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
Kiam alvenis la hispanoj, en 1519, la meksika imperio estis tre juna kaj multaj el la subpremataj popoloj ankoraŭ konservis la memoron pri sia sendependa vivo; krome, anstataŭ konsideri Motekuhzoman kiel sian reganton, ili lin timis kaj malamis. Tiel, la vasalaj popoloj ne vidis en la hispanoj konkerantojn, sed liberigantojn. Alia grava faktoro estis, ke [[Motekuhzoma]] mem kredis, ke la alveno de la hispanoj estis la plenumo de antikva tolteka profetaĵo, kiu diris, ke la dio [[Kecalkoatlo]] iam revenos el oriento. Tial, almenaŭ en la komenco, la meksikoj praktike ne rezistis la avancon de la hispanoj, sub la komando de [[Hernán Cortés]]. La hispanaj trupoj, aliancitaj kun la popoloj rivalaj de la meksikoj, sieĝis Tenoĉtitlanon, kiu finfine falis la 13an de aŭgusto de [[1521]].
 
[[Dosiero:Cortés Ruta Cuba-Tenochtitlan.png|eta|Ekspedicio de Hernán Cortés el Kubo al Tenoĉtitlano.]]
Post la konkero de la ĉefurbo okazis aliaj ekspedicioj kaj militaj kampanjoj, fare kaj de Hernán Cortés kaj de liaj kapitanoj, inter 1521 kaj 1525, en la centra, norda kaj suda areoj de la teritorio de la aktuala Meksiko, kiuj fiksigis la unuajn limojn de la [[Vicreĝlando Nova Hispanio]]. El tiu dekomenca bazo, la konkero pluis pere de la aligo de aliaj teritorioj fare de diversaj konkerantoj kaj tiel nomataj ''Adelantado'': nome [[Kalifornio]], la duoninsulo [[Jukatano]], la okcidenta areo konata kiel Nova Galegio, la nordorienta zono konata kiel Nova Regno de Leono, la norda zono kie troviĝis [[Nueva Vizcaya (Nova Hispanio)|Nova Biskajo]] kaj aliaj teritorioj de Norda kaj Centra Ameriko. El tiuj okazintaĵoj, kiuj modifis draste la tutmondan geopolitikon en la komenco de la 16a jarcento, fluos proksimumen tri jarcentoj de hispana kolonia dominado.
 
188 733

redaktoj