La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
La respektivaj tekstoj, laŭ ordo de apero kaj ene de la respektivaj temoj, estas la jenaj:
* [[Mark Fettes]], ''"Mi kvazaŭ trovis min ĉehejme". Biografia konversacio kun Humphrey Tonkin'', [[intervjuo]] en kiu HT parolas pri si mem, sia vivo kaj profesia kaj esperantisma.
** ====II LINGVOPOLITIKO KAJ LINGVOPLANADO====
* [[Frank Nuessel]], ''Humphrey Tonkin kaj "Language Problems and Language Planning"'', revizio de la agado de HT ĉefe pere de la [[gazeto]] ''LPLP''.
* [[Jouko Lindstedt]], ''Lingvo - rimedo aŭ resurso?'', [[eseo]] uzante la [[metaforo]]jn ''rimedo'' kaj ''resurso'', preskaŭ sinonimaj, sed ne tiom, reference al la socia fenomeno de [[lingvo]], kaj precize pri la [[angla]], [[Esperanto]] kaj aliaj. ''La angla estas ne rimedo alproprigebla, sed resurso posedata kaj kontolata de la parolantoj denaskaj.''<ref>[[Jouko Lindstedt]], ''Lingvo - rimedo aŭ resurso?'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 54.</ref> Aliaj ideoj pritraktitaj estas: E-o kiel nenies gepatra lingvo, sed kun denaskaj parolantoj; facila lingvo, sed kun multaj parolantoj kiuj neniam posedas ĝin komplete; neŭtrala sed kun eŭropecaj leksiko kaj gramatiko; kun neŭtrala movado sed ne indiferenta; kun internacia literaturo, sed foje tre persona aŭ loka. ''Esperanto estas rimedo facile alproprigebla, sed neniu grupo de homoj posedas ĝin, kiel resurson.''<ref>[[Jouko Lindstedt]], ''Lingvo - rimedo aŭ resurso?'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 61.</ref>
* [[Vilmos Benczik]], ''Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo'', eseo kiu startas el la diferenco inter parola kaj [[skriba lingvo]], kaj laŭiras tra la aperoj de diversaj teknologioj kaj ties rezultoj. Kvankam teknologioj pli kaj pli separiĝas el la parola komunikado, ĉe "ĉiuj komunikadaj teknologioj kuŝas la deziro rekrei [...] la vizaĝ-al-vizaĝan homan komunikadon."<ref>[[Vilmos Benczik]], ''Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 64.</ref> Kaj lingvo kaj skribo estas konsiderataj [[teknologio]]j, kaj tiuj ĉiam okazigas kaj progresojn kaj perdojn. Ekzemple "Skribo ne estas perfekta komunikada teknologio [...] malkapablas registri ankaŭ la supersegmentajn rimedojn"."<ref>[[Vilmos Benczik]], ''Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 65.</ref> Sed danke al tio la [[skriba lingvo]] fariĝis pli abstrakta. Bildoj kaj ĉefe [[fotografado]] registris eksterlingvajn komunikadajn rimedojn, dum [[filmo]], [[televido]] kaj [[Komputilo|komputila]] bildofarado multobligis la procezon. Presado atingis "fiksitecon kaj objektecon" sed komputilaj tekstoj multe poli utilas diversmaniere dum reduktiĝas fiksiteco kaj objekteco. Tiom da teknologioj iel kondukas al postlitereco.
* [[Rafaela Urueña Álvarez]], ''La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo'', analizo pri kiel, kiam kaj kiom la [[internaciaj organizoj]] protektas la komunan havaĵon kaj partikulare la kulturan heredaĵon. Oni eliras el la koncepto de kultura heredaĵo kaj ene de ĝi pri la gravo de [[lingvo]] kiel esenca ties elemento. El tiuj "oni parolas proksimume 6 800 lingvojn, laŭ [[Unesko]], la duono estas en danĝero de estingiĝo, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% de la lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi.<ref>[[Rafaela Urueña Álvarez]], ''La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 79.</ref> Dum la ŝtataj registaroj plej ofte prifajfas pri tiu problemo, la esperanta komunumo plej oftes agnoskas lingvojn kiel riĉeco. La nemateria kultura heredaĵo normale plenumas tri kondiĉojn: esti vivanta, evoluanta kaj translima; ankaŭ [[Esperanto]] plenumas tiujn tri postulojn, sed "Esperanto ne povas esti agnoskata pro la fakto, ke ĝi ne estas parolata ene de iu teritorio."<ref>Urueña, p. 82.</ref> Same estas agnoskataj nek [[dialekto]]j, nek lingvoj de enmigrintoj. La fundo de la maroj havas agnoskitan protekton, sed ankaŭ ne havas tion la spaco aŭ la [[Antarkto]].
* [[Dan Maxwell]], ''La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin'', eseo pri la kvar ĉefaj iloj por superi lingvobarieron, nome lingvolernado, [[planlingvo]]j, [[tradukado]], kaj [[tradukmaŝino]]j
* [[Bengt-Arne Wickström]], ''Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco'',
* [[Federico Gobbo]], ''Lingvoplanado kaj planlingvoj'',
Linio 26:
* [[Kimura Goro Christoph]], ''La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj,'',
* [[Seán Ó Riain]], ''La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto?'',
** ====III INTERLINGVISTIKO====
* [[José Antonio Vergara]], ''Interlingvismo kaj scienca kulturo'',
* [[Sergej N. Kuznetsov]], ''Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko'',