Spontankoncerto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 5:
Sur spontankoncertoj oni povas ludi pecojn, kies [[Harmoniscienco|harmoniajn]] skemojn kaj [[melodio]]jn ĝenerale konas ĉiuj kunmuzikantoj (tiel nomataj [[ĵaza normkanto|ĵazaj normkantoj]]). Post prezentado de la normkanto soloistoj [[Improvizado (muziko)|improvizas]] pri ĝia harmoniskemo. Ofte la [[ritmogrupo]], plejofte konstista el [[piano]], [[kontrabaso]] kaj [[frapinstrumentaro]], jam antaŭe estas kunmetita, por ke la alvenantaj muzikistoj sciu, kian muzikon ili rajtas atendi. Foje spontankoncertoj estis samtempe improvizo-konkursoj, en kiuj soloistoj povis kompari siajn improvizajn lertecojn kun tiuj de la "kontraŭuloj". Povas ankaŭ okazi "bataloj", t.e. samtempa improvizado de du saminstrumentaj muzikistoj (ekz. du trombonistoj), kiuj alterne ludas frazojn kaj instigas unu la alian al pli intenseco.
 
Spontankoncertoj estis gravegaj por la tuta ĵazevoluo – ekz. dum la fruaj 1940-aj jaroj renkontiĝis multaj [[svingo (muzikstilo)|svingmuzikistoj]] (parte el [[ĵazbandego]]j, parte el pli malgrandaj ensembloj) en ''[[Minton’s Playhouse]]'' en [[Harlemo (Novjorko)|Harlemo]], por spontane kaj improvize koncerti post meznokto. El ĉi tiuj renkontiĝoj je fruaj matenhoroj ekestis [[bibopo]] kaj per tio la bazo por la tuta ''[[moderna ĵazo]]''.
 
== Pri la ĝusta termino ==